Trey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trey
Blazono de Trey
Blazono de Trey
Blazono de Trey
Trey
Trey
Trey
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 560810 / 179998 (mapo)46.776.9255555555555Koordinatoj: 46° 46′ N, 6° 56′ O; CH1903: 560810 / 179998 (mapo)
Nombro de loĝantoj 263
Areo 3,81 km²
Alteco 576 m super marnivelo
Poŝtkodo 1552
Komunumkodo 5827
Mapo de Trey
Mapo de Trey
Mapo de Trey
vdr

Trey estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 263 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Trey situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Brojo, sude de la urbo Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Trey, Malafin kaj Granges-sous-Trey.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,81 km², de kiuj 17,6% estas kovritaj de arbaro, 71,1% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trey situas en nordo al Payerne, en oriento al Torny (FR), en sudo al Châtonnaye (FR), kaj en okcidento al Valbroye.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Trey pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo kaj n-ro 188 de Payerne al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn norde de la komunumo apud Payerne. Per la stacidomo ĉe de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome pasas tra la komunumo la poŝtaŭtolinio de Payerne al Romont.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Trey datiĝas el la jaro 1142 kiel Treis. Dum mezepoko trey dependis de la katedralsenjora abatejo de Payerne. En la jaro 1536 Trey estis konkerita de Berno kaj apartenis ĝis 1798 al la Voktejo Payerne, kiu tiam dum la Helveta Revolucio fariĝis distrikto, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]