Grangio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grangio de abatejo Moncel
Hispana grangio en Torre

Grangio (grangium) estis granda mastruma korto de ordeno de cistercianoj. Grangio devis esti samtempe ilo de koloniigo de forapudaj neenloĝigitaj teritorioj kaj samtempe sekurigo de memsufiĉeco de la monaĥejoj, al kiuj la reguloj ordonis sendependecon al la ekstera mondo. Sed ĉar por laboro estis malmulte da monaĥoj kaj nek helpo de konvertitaj fratoj ne sufiĉis, laboris en la kortoj luigitaj laboruloj kaj dum sezonaj laboroj helpis dum korveo subuloj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj. En la 14-a jarcento en konekso kun enpraktikigado de emfiteŭtika rajto la ordeno nuligis kelkajn grangiojn kaj anstataŭigis ilin per vilaĝoj, aŭ ĝi elmembrigis ĉe la ekzistanta korto parton de parceloj, sur kiuj denove estiĝis vilaĝo, ĉar tiu ĉi feŭda sistemo estis por la monaĥejoj kaj la subuloj pli avantaĝa.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]