Granulocito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Granulocitoj estas varioj de leŭkocito[1] kun diversformaj globuloj kaj kun plurlobaj nukleoj enĉele. Ili havas granuloplenan citoplasmon, kiu koloriĝas depende de la kemia reaganto, tiel ni dividas ilin al:

  • acidofilaj
  • bazofilaj
  • neŭtrofilaj (plej oftaj) granulocitoj.

Ili estiĝas en la ruĝa medolo kaj vivdaŭras kelkajn tagojn. Ili estas defendaj elementoj de la homa organismo, kiuj movas sin al la infektita vunda loko el la proksimaj kapilaroj per ameboida moviĝo. Ili ĉirkaŭas la penetrantajn bakteriojn aŭ aliajn fremdajn korpetojn kaj endocitozas kaj poste detruas ilin per la propraj enzimoj.

La puso, estiĝanta je la loko de la infekto, de vundo estas la aro de la tie kolektiĝintaj kaj formortintaj leŭkocitoj (ĉefe granulocitoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.