Saltu al enhavo

Grasacido omego-6

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kemia formulo de linoleata acido (LA). Kemiistoj kalkulas ekde la karboksila grupo (blue, maldekstre), dum biologoj komencas per la ω karbonatomo (ruĝe, dekstre). Kalkulante ekde la fino, indikita omego (la lasta litero de la greka alfabeto), la unua duobla ligo trovita estas en la sesa pozicio, tial la termino "omego-6".

Grasacidoj omego-6 (ankaŭ nomataj n-6 aŭ ω-6 grasacidoj) estas familio de plantbazitaj polinesaturitaj grasacidoj. Ilia unua C=C duobla ligo troviĝas sur la sesa karbonatomo el la lasta atom de la grasacido, kiu nomitas la ω-karbono (omego, la lasta litero de la greka alfabeto).

Oleo ekstrata el floroj de ordinara enotero enhavas tian grasacidon ω-6.

La biologiaj efikoj de grasacidoj ω-6 estas plejparte mediaciitaj per ilia interagado kun omega-3 grasacidoj, de kiuj ili estas antagonistoj. Linoleata acido (18:2), la plej mallongaĉena omego-6, estas esenca grasacido. Arakidonata acido (20:4) ankaŭ estas aparte grava omego-6 kaj estas antaŭulo de iuj prostaglandinoj (la omego-3 ekvivalento estas eikosapentaena acido). Ĉi tiuj grasacidoj estas esencaj kaj necesaj por la korpo, car ili ne povas esti sintezitaj. Iliaj bezonoj estas etaj kaj facile plenumital por sana dieto. Kelkaj malsanoj pro manko ne estis observitaj, krom pri longdaŭraj kazoj de nutrado. Troaj dozoj devas esti evitataj, la grava afero estas la rilato inter omega-6 kaj omega-3, proporcio inter 1 kaj 5 estas rekomendinda; okcidentaj nutrajoj (Francio kaj Usono) inkludemas tro grandan proporcion de Omego-6.

Nutraĵfontoj

[redakti | redakti fonton]

Omego-6 estas reprezentitaj de linoleata acido, kiu troviĝas en multaj herbokonsitaĵoj, ĉu bestaj ĉu vegetaĵaj nutraĵoj, sed precipe en la vegetaĵaj oleoj de plantoj originantaj el la moderklimata zono de nia planedo.

Apartaj fontoj estas estas en:

Ekzistas ankaŭ oleoj, kiel ekzemple kolzo kaj sezamo, kiuj ankaŭ havas relative altajn kvantojn da oleacido (omego-9). Ĝenerale, plantoj indiĝenaj al malvarmaj klimatoj estas pli riĉaj je omega-3 (ekzemple, linsemoj), tiuj indiĝenaj al moderaj klimataj regionoj estas pli riĉaj je omega-6 (precize), dum tiuj indiĝenaj al tropikaj aŭ subtropikaj zonoj estas pli riĉaj je saturitaj grasacidoj (palmitata kaj stearata) kaj mononesaturitaj grasacidoj (oleata). Arakidonata acido, male al linoleata acido, de kiu ĝi devenas, ĉeestas en multe pli limigitaj kvantoj en la planta mondo ol en la besta mondo, do nutraj fontoj por homoj estas ĉefe bestaj grasoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]