Gravelbourg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gravelbourg estas malgranda multkultura urbeto en la sud-centra Saskaĉevano, Kanado. Ĝi situas iome okcidente de la Rivero Wood ĉe la vojkruco de provincaj vojoj Saskaĉevana Vojo 43 kaj Saskaĉevana Vojo 58 proksimume 125 km for de Moose Jaw, Swift Current kaj la usona landlimo.

La regiono servis kiel pado por popoloj de la Unuaj Nacioj antaŭ multaj jaroj, kaj estis ankaŭ integritaj en la Ruĝmantela Vojeto de la 19-a jarcento. Gravelbourg nun estas grava ligo sur la Trans-Kanada Vojeto de la 21-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gravelbourg estis setlita en la fruaj 1900-oj kaj estis unu el la franc-blokaj setlejoj de la Gravelbourg-Lafleche-Meyronne regiono en sud-okcidenta Saskaĉevano. En 1930 ĝi fariĝis la katederala urbo de la rom-katolika diocezo de Gravelbourg.

Gravelbourg portas la nomon de sia fondinto Abbe Louis-Pierre Gravel. Louis-Pierre Gravel, kiu estis nomumita Persono de Nacia Historia Signifo en 1956. La enskribaĵo sur la monumento en Gravelbourg konstruita en 1958 por honori lin legiĝas:

"Inter 1906 kaj 1926 pli ol 10 000 Kanadaj civitanoj, multaj el kiuj estis loĝantaj en Usono, respondis al la voko de Pastro Louis-Pierre Gravel por fari siajn hejmojn sur la larĝaj ebenaĵoj de Saskaĉevano kie ili konstruis urbetojn kaj establis franc-parolajn kulturajn instancojn."

Gravelbourg festis sian centjariĝon en 2006.

Gravelbourg festas siajn multajn kulturojn dum ties ĉiujara Summer Solstice Festival d'été Arkivigite je 2014-04-08 per la retarkivo Wayback Machine.

Historiaj Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj heredaĵaj konstruaĵoj situas en la komunumon.

La Rom-Katolika Katederalo, Nia Senjorino de Alpreno en Ĉielon, la iama Monaĥinejo de Jesuo kaj Mario, kaj la iama Loĝejo de la Episkopo estis nomumitaj la Nacia Historia Situo de Kanado de Ekleziaj Konstruaĵoj en Gravelbourg en 1995.

Gravelbourg-a Kortumejo, Paviliono de Kolegio Mathieu, Gravelbourg-a Poŝtejo, Teatro Gajeco, kaj Kanada Nacia Stacidomo estis ankaŭ listigitaj kiel heredaĵaj situoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]