Saltu al enhavo

Gravitar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gravitar

Usona arkada afiŝo

Usona arkada afiŝo
Disvolvo Atari, Inc.
Eldoninto Atari, Inc.
Dezajnisto Mike Hally
Rich Adam
Joe Coddington (aparataro)
Artisto Brad Chaboya (kabineto)
Programisto Dan Hitchens (2600)[1]
Dato de lanĉo Arkado: NA: 1982
Atari 2600: NA: Oktobro 1983[2]
Platformo Arkado, Atari 2600
Ĝenro Plurdirekta pafa videoludo
Ludomaniero 1-2 ludantoj (alterne)
v • d • r

Gravitar estas kolora vektorgrafika, plurdirekta pafa videoludo por arkadmaŝinoj, eldonita de Atari, Inc. en 1982. Uzante la samajn stirilojn por rotacii kaj akceli kiel en Asteroids kaj Space Duel, la ludo estis konata pro sia malfacileco.[3] Ĝi estis la unua el pli ol dudek ludoj kiujn Mike Hally desegnis kaj produktis por Atari. La ĉefa programisto estis Rich Adam, kaj la arkadmaŝina artaĵo estis kreita de Brad Chaboya. Entute 5 427 aparatoj estis produktitaj.[4] Versio por Atari 2600 fare de Dan Hitchens estis sekve eldonita de Atari en 1983.[1]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludanto kontrolas malgrandan bluan kosmoŝipon. La ludo komenciĝas en fikcia sunsistemo kun pluraj esploreblaj planedoj. Se la ludanto movas sian ŝipon sur planedon, oni estas transportita al flanke-videbla pejzaĝo. Male al multaj aliaj pafludoj, gravito havas gravan rolon en Gravitar : la ŝipo estas malrapide tirata al la mortiga stelo, kaj malsupren al la flanke-videblaj niveloj. Granda precizeco estas postulata de la ludanto, ĉar la ŝipo rotacias malrapide. Malfacilas korekti troan akceladon direkte al obstaklo.

La ludanto disponas kvin butonojn : unu por rotacii maldekstren, unu por dekstren, unu por pafi, unu por aktivigi la akcelilon kaj unu por la traktora radio kaj fortokampo. Gravitar, Asteroids, Asteroids Deluxe kaj Space Duel ĉiuj uzas similan kvinbutonan kontrolsistemon.

En la flanke-videblaj niveloj, la ludanto devas detrui ruĝajn bunkrojn kiuj konstante pafas, kaj povas uzi la traktoron por preni bluajn fuelajn rezervujojn. Post kiam ĉiuj bunkroj estas detruitaj, la planedo eksplodas kaj la ludanto ricevas gratifikon. Post kiam ĉiuj planedoj estas detruitaj, la ludanto transiras al alia sunsistemo.

La ludanto perdas vivon se li kolizias kun la tereno aŭ estas trafita de malamika pafo, kaj la ludo finiĝas tuj se la fuelo elĉerpiĝas.

La norda planedo en la dua universo

Gravitar havas 12 malsamajn planedojn. La Ruĝa Planedo estas disponebla en ĉiuj 3 fazoj de la universo. Ĝi enhavas reaktoron. Pafi la reaktorkernon aktivigas elirejon. Sukcesa eskapo el la reaktoro movas la ludanton al la sekva fazo de planedoj, donas gratifikajn poentojn kaj 7500 unuojn da fuelo. La tempo por eskapi el la reaktoro mallongiĝas post ĉiu fazo kaj venko fine fariĝas preskaŭ neebla.

Post la kompletigo de ĉiuj 11 planedoj (aŭ alternative la kompletigo de la reaktoro trifoje), la ludanto eniras la duan universon, kie gravito inversiĝas. Anstataŭ tiri la ŝipon al la surfaco, la gravito puŝas ĝin for. En la tria universo, la pejzaĝo fariĝas nevidebla kaj la gravito denove estas pozitiva. La kvara, fina universo, havas nevideblan pejzaĝon kaj inversan graviton. Post kompletigo de la kvara universo, la ludo rekomenciĝas, sed la tempo por eskapi el la reaktoro neniam restariĝas al pli alta valoro.

La programistoj pensis, ke eĉ la plej lertaj ludantoj neniam povus kompletigi la plej malfacilajn planedojn en la nevideblaj niveloj. Neniu el la ĉefaj ellaborintoj mem, Mike Hally kaj Rich Adam, iam kompletigis sian propran ludon « sen trompado » (laŭ iliaj vortoj).[5]

Gravitar estis unue evoluigita sub la nomo Lunar Battle.[6]

La arĝenta etikedo de la versio por Atari 2600 origine estis disponebla nur por membroj de la Atari-Klubo.[7] Poste ĝi estis vendita en butikoj en limigitaj kvantoj. Fine, Atari publikigis ĝin kun ruĝa skatolo kaj etikedo en pli granda kvanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]