Gražina Opulskienė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gražina Opulskienė
Persona informo
Naskiĝo 1-a de decembro 1958
en Mažeikiai, nordokcidente de Litovio
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Gražina Opulskienė (naskiĝis la 1-an de decembro 1958 en urbo Mažeikiai, nordokcidenta parto de Litovio) estas litova esperantistino.

En la jaro 1965 Gražina komencis lernadon en lernejo. En 1970, kiam estis en la 7-a klaso rimarkis, ke samklasanino parkeraĉas iujn strangajn vortojn kiuj laŭ ŝi tre bele sonis. Al demando kio estas tio, ŝi rakontis pri Esperanto. Gražina tuj havis la emon lerni tiun lingvon kaj petis ŝin ekscii, ĉu instruisto akceptus ankaŭ ŝin. Post kelkaj tagoj ŝia amikino diris, ke, bedaŭrinde, la E-rondeto estas organizita nur por infanoj de laboristoj de la fabriko, en kiu ŝiaj gepatroj ne laboris. Tamen ekde tiam Gražina ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj se estis okazo aĉetis librojn kaj vortarojn, nur la okazoj ne estis oftaj, ja dum soveta tempo Esperanto estis “danĝera lingvo”. Kaj ŝi neniam estis vere diligenta lernantino, pro tio, eĉ posedante kelkajn librojn kaj vortaron, ŝi neniam klopodis memstare lerni lingvon, nur daŭre planis, ke foje ŝi tion faros.

Gražina ricevis la maturatestaton en la jaro 1976 kaj tuj eklaboris en la sama fabriko kie daŭre laboris ŝia patrino. En la jaro 1977 ŝi komencis studi en teknika lernejo la fakon de la prilaborado de metaloj, ne pro speciala intereso pri metaloj, sed pro la fakto, ke tio estis la sola lernejo kie ŝi povis studi ne forlasante sian urbon kaj ŝi sciis, ke diplomo de tiu lernejo helpos al ŝi ricevi pli bonan pozicion en fabriko.

En 1978 ŝi edziniĝis al sia kolego kaj samkursano kaj studojn ili akordigis kun laboro, ĉar eblis studi en la vespera fako. Printempe de la jaro 1980 naskiĝis ŝia filo. Post unu jaro, en 1981, ankaŭ printempe ŝi finis la studojn kaj diplomiĝis kiel teknikisto-teknologo pri la prilaboro de metaloj. Aŭtune de le sama jaro naskiĝis ŝia filino.

En la jaro 1990 hazarde ŝi vidis anonceton pri Esperanto-kurso en loka gazeto de urbo. Ŝi tuj aliĝis kaj jam post unuaj lecionoj konstatis, ke neniam ankoraŭ en sia vivo ŝi lernis ion kun tia plezuro kaj entuziasmo kiel Esperanton. Tamen post la fino de la kurso, iom post iom ŝi forlasis la regulan lernadon: kelkfoje ŝi skribis leterojn al Ĉinio kaj Francio kie ŝi havis korespondamikojn, kelkfoje iomete legis, ĉefe nur post hazardaj renkontiĝoj kun instruistino kaj sugestita de ŝi ne forgesi la lingvon.

En printempo de 1992, dum unu tia renkontiĝo, la instruistino rakontis al ŝi pri SAT-kongreso okazonta en Kaŭnas, urbo de Litovio, kaj ŝi proponis, ke ili kune iru tien kaj ŝi povu en realeco uzi Esperanton. Tiamaniere ŝi venis al unua SAT-kongreso, fakte kun la ideo, ke ŝi povos paroli ruse kun ekssovetianoj kaj observi ĉu vere Esperanto funkcias.

Aŭtune de 1993 jaro ŝi ricevis proponon instrui Esperanton kiel ne devigan studobjekton en la gimnazio kaj ĝis nun (stato: 2015) ŝi daŭrigas tiun laboron. Parton de tago ŝi laboras en lernejo kiel bibliotekistino. Tiamaniere, danke al Esperanto, ŝi ne restis longe senlabora post la fermo de la fabriko.

Ĉiujare ŝi havas 20 – 30 lernantojn en du grupoj kaj instruas ĉefe uzante la rektan metodon de A. Cseh.

Fine de la jaro 1995 germana esperantistino Nora Caragea invitis ŝin al Internacia Festivalo en la germana urbo Würzburg. Tiu festivalo okazas ekde la 27a de decembro ĝis la 3-a de januaro ĉiam en alia urbo de Germanio kaj partoprenas ĝin 150 – 200 esperantistoj el la 21 – 26 landoj. Dum sia unua festivalo ŝi prelegis pri la litovaj ritoj kaj tradicioj okaze de la jarfinaj festoj kaj post tiu prelego ricevis inviton fari kelkajn prelegojn pri Litovio en la Kultura Semajnofino de Saarlanda Esperanta Ligo (Homburgo, Germanio). Aprile de la jaro 1997 ŝi estis kiel ĉefprelegantino en tiu semajnofino. La teksto de prelego farita en Würzburg estis publikigita en la revuo “Sennaciulo” de la jaro 1997 kaj la homburgaj prelegoj estas surbendigitaj kaj distribuataj de Saarlanda Esperanto-Ligo.

En 1999 la unuan fojon ŝi partoprenis en la UK en Berlino kaj en la konferenco de ILEI en Karlovy Vary. En la jaraj kongresoj de Litova Esperanto-Asocio ŝi konstante partoprenas ekde la jaro 1992. Ekde 1999 ŝi estas en la estraro de LEA. Kelkfoje ŝiaj artikoloj estis publikigitaj en “Litova stelo”, “Sennaciulo”, “Mankanta ĉenero” (Pollando), “La informilo” (Francio), aperis artikoletoj en “Sennacieca Revuo” kaj “Internacia Pedagogia Revuo”.

En januaro de 2015 ŝi estis invitita kiel instruistino al aǔstralia somerkursaro kaj tie gvidis kurson por du niveloj.

Pro partopreno en diversaj E-aranĝoj kaj pro personaj kontaktoj ŝi vizitis 16 landojn.

Fonto: http://esperanto.toulouse.free.fr/Dokumentoj/Grazina_Opulskiene.htm