Great Teacher Onizuka
Great Teacher Onizuka (mallonge GTO) estas japana porknaba mangao kaj samnoma animea televidserio. La mangao unue aperadis ekde majo 1997 ĝis aprilo 2002 en revuo Weekly Shōnen Magazine.
La ĉefrolanto estas 22-jaraĝa Eikichi Onizuka, eksa membro de motorbicikla bando, kiu iĝis instruisto en privata mezlernejo Holy Forest Academy en Tokio. Li ofertas al siaj studentoj siatipajn "lecionojn", per kiuj li solvas iliajn problemojn.