Gregor Reisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregorius Reisch
Margarita Philosophica, verko publikigita en 1503 kun pli ol dekdu eldonoj
Margarita Philosophica, verko publikigita en 1503
kun pli ol dekdu eldonoj
Persona informo
Naskiĝo 1470
en Balingen, Württemberg,  Sankta Romia Imperio
Morto 9-a de majo 1525
en Freiburg im Breisgau, Antaŭa Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frajburgo
Universitato de Hajdelbergo
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • teologo vd
Aktiva en Freiburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gregor REISCH [rajŝ] (1470-1525) estis germana humanisto, filozofo, erudiciulo, enciklopediisto, kartuziana monaĥo kaj konfesprenanto de Maksimiliano la 1-a (1459-1519). Li famiĝis dank'al kompilado de la enciklopedio "Margarita Philosophica" (Filozofia perlo), kiu estas kompendio pri la tuta filozofio, iu planverko de programo pri ĉiuj lernendaj liberalaj artoj, inklude de la filozofio natura kaj morala. Ĝia eksterordinara populareco atestiĝas ĉar ĝi estis reeldonita dekdufoje inter 1503 kaj 1600, kaj servis kiel teksto por la universitata instruo[1].

Blazono de la Ordino de Sankta Bruno, al kiu Gregorio Reisch apartenis

Biografio[redakti | redakti fonton]

Studento pri Filozofio en la Universitato de Frajburgo, en 1487, en la sekvanta jaro li diplomiĝas kiel bakalaŭro kaj post du jaroj (1489) li ricevas sian diplomon pri Majstreco. Enirinte en la Ordinon de la Kartuzianoj, kiu tiam estis en forta ekspansio, li tre frue reiris al la Universitato Albertina kie li instrus dum dek jaroj, ĝis 1500. Tio estis intensa periodo kaj pro la laboro -- ĉefe pro la prilaborado de la Margarita Philosophica, finita ĉirkaŭ 1496) -- kaj pro la studoj, kompletigitaj per dumtempa staĝo en la Universitato de Hajdelbergo, inter 1496 kaj 1498, favorigita pro patroneco de la Grafo de Zollern, Ejtelo Frederiko la 2-a (1452-1512). Inter 1500-1502 li fariĝis prioro en la Monaĥejo de Sankta Margarethental, en Eta Bazelo, kaj, ekde 1503 ĝis iom antaŭ sia morto, en la monaĥejo de la Monto de Sankta Johano Baptisto, en Frajburgo, kie li streĉe opoziciis al Luteranismo, komponante filozofiajn tekstojn konataj kaj aprecataj ĉefe inter la universitatanoj de la urbo. Li ankaŭ estis "religivizitanto" en la kartuziana provinco de la Rejno, kaj nur en tiu rolo li distingiĝis kiel kontraŭulo de la reformistoj.

Trezorejo de la kono
La titolo Margarita philosophica kutime kompreniĝas kiel "Filozofia perlo". La traduko estas preciza laŭ la beletra vidpunkto, tamen aliaj interpretadoj estas kompreneblaj kiam la sama Reisch portas malmulte da rezultoj rilate al la naiva junularo kiu estas la celo de lia verko, aldonante al Margarita la epitomon de la tuta filozofio (epitoma omnis philosophiæ). Tiu koncepto plifortiĝas en la 2-a eldono de lia verko, en la sekvanta jaro, "Aepitoma omnis phylosophiae, alias Margarita phylosophica, tractans de omni genere scibili", tio estas, "Kompendio pri la tuta filozofio, aŭ Filozofia perlo, pritraktante ĉiaspecan konon".
Laŭŝajne tie ĉi ni povas kompreni ke la vorto margarita estas uzata preskaŭ kiel sinonimo de "altvalora kompendio" (aŭ leksiko) kaj aliflanke la vorto filozofio estas uzata en ties mezepoka koncepto kiel "saĝo" aŭ "erudicio" (la Sophia laŭ la ĝenerala kaj plej uzata signifo), kaj ne la humanisma koncepto kiel specifa kaj aŭtonoma scienco. Alivorte: margarita philosophica povus signifi "trezorejon de la kono".

Kiel konfesprenanto de la Imperiesto Maksimiliano la 1-a de Habsburgo, kaj dank'al liaj vojaĝoj li renkontiĝis kaj persone enamikiĝis al Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj al aliaj tiamaj renomaj humanistoj. Troviĝas inter ili Udalrikus Zasius (1461-1536), la fama predikanto Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510), kaj la alzacanoj Matthias Ringmann (1482-1511), Beatus Rhenanus (1485-1547) kaj Jakobo Vimfelingo (1450-1528). Inter liaj disĉiploj ĉeestas Johannes Eck (1486-1543), notinda germana figuro de la kontraŭreformacio. Lia vasta kaj solida erudicio permesis al li facile kontraŭstari polemikajn demandojn, tiel ke li eĉ estis konsiderata de siaj samtempuloj speco de orakolo. Ĉiaokaze, li estis unu el la ĉefaj intelektuloj kontribuantaj por la apero de enciklopedioj kiel instrumento por konodisvastigo.

Margarita Philosophica, eldono de 1517

La filozofia perlo[redakti | redakti fonton]

Lia plej konata verko estas Margarita philosophica, tre eble la unua moderna enciklopedio iam presita, kiu fariĝis esenca por la historio de la sciencoj kies atento estas ĉefe turnita al la tiame dirita "natura filozofio". Efektive kompilita ĉirkaŭ 1496, ĝi estis publikigita en Frajburgo en Brisgovio en 1503, kaj reeldonita minimume dekduon da fojoj dum la 16-a jarcento. Kiel tipa renesanca enciklopedio adresita al la universitataj studentoj, ĝi estis redaktita laŭ dialogoforme inter unu demandanta lernanto kaj alia respondanta instruanto. Konsiderata kiel ĝenerala enciklopedio, ĝi kelkfoje pritraktas plurvariajn temojn, ordigitaj laŭ la modelo de la sep liberalaj artoj, celante prezenti iom el la tuta konado. El la 12 libroj ĝin konsistigantaj, la tri unuaj rilatas al la latina gramatiko, la logiko kune kun la dialekta silogismo, kaj la retoriko, tio estas, la trivialaj artoj, aŭ artoj sermocinalaj[2][3], sekvataj de la kvar dediĉitaj al aritmetiko, muziko, geometrio kaj astronomio, tio estas, la artoj de la Quadrivium aŭ realaj artoj. Venas poste la kvar libroj dediĉitaj al la "natura filozofio" - 8-a: Naturalis philosophiæ principia, la 9-a - De origine rerum naturalium (mineraloj, metaloj kaj ties ekstraktado), la 10-a pri fiziologio kaj psikologio (komprenata kiel al studo pri la animo vegetiva kaj sensiva); la 11-a pri la origino, naturo kaj senmorteco de la "racia animo", kaj la 12-a kaj lasta libro kompletigas la traktaĵon pri la etiko aŭ morala filozofio.

Inspirite de la aristotelismo, konstruita laŭ la kristanaj principoj akordantaj la karakterizan mezepokan interpretadon de la Aŭgustena doktrino, la teksto entenas enhavtabelon kaj sennombraj ksilogravuraĵoj kiu pligrandigas la uzopraktikecon kaj la edukofunkcion. Kiel ekzemploj, ni povas citi kelkajn medicinajn tekstojn (kiel la skema reprezentado de la homokulo, aŭ de la homcerbo) kaj naturajn (kiel la tertremoj, bestaro, fiŝaro, stelaro, mineraloj kaj la metaloj kun ties alkemiaj modifoj), inkluzivante grandan mapon de la Tero, kie realaĵo kaj fantazio fandiĝas per reprezentado de la mondo laŭ la koncepto de Ptolemeo miksita kun la mezepokaj kredoj.

Laŭ la opinio de la naturalisto kaj esploristo Alexander von Humboldt (1769-1859), la Margarita Philosophica de Reisch, "dum pli ol kvindek jaroj signifoplene kontribuis por la konodisvastigado". Efektive, la verko, en la unua duono de la 16-a jarcento estis vaste dissemita kaj pro la tiama scenejo krom ties populara formo, kaj pro ties relativa koncizeco, pro tio ĝi estis kutime rekomendata kiel lernolibro en la superaj lernejoj, kvankam ne oficiale adoptita. Tranĉe negativa estas la juĝo farata de la klera franco Numa Broc: Rilate al la obstina sukceso de la Margarita philosophica dum la tuta 16-a jarcento, li asertas ke hodiaŭ "ni apenaŭ komprenas ties eksterordinaran disvastigon" kaj ĝin akuzas pri dissemi pli da legendoj ol sciencoj.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]