Gregoria kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Gregoria kalendaro estas nuntempe la plej vaste uzata kalendaro en la mondo. Ĝi estis unue proponita de kalabria kuracisto Aloysius Lilius kaj oficiale adoptita de la papo Gregorio la 13-a, laŭ kiu ĝi estis nomita. La kalendaro estis oficiale enkondukita la 24-an de februaro 1582 pere de papa deklaro Inter gravissimas. Ĝi estas reformita Julia kalendaro.

Jaroj en la reformita kalendaro plu nombriĝas laŭ la sistemo de julia kalendaro, kiu tradicie nombras ilin ekde la supozita nasko de Jesuo Kristo, tiun jaron oni nomas "annus Domini" (AD) aŭ nia (nova) erao (n.A),[1] kaj foje estas nomata kiel "komuna erao" (KE), foje ankaŭ nomata "Kristana Erao"[2]

La ŝanĝoj, kiujn faris Gregorio, korektis la drivon de la civila kalendaro, kiu aperis pro tio, ke meza julia-kalendara jaro (ekzakte 365,25 tagoj) estis iom tro longa, kio kaŭzis tion, ke la tago, kiam oni festis Paskon, drivis malrapide kompare al la civila kalendaro (vidu Computus).

La Gregoria kalendara sistemo ellasis 10 tagojn por denove sinkronigi la kalendaron al la tera orbito kaj teni ĝin sinkrona laŭ la jena regulo de superjaro:

Ĉiu jaro, kiu divideblas per 4 sen resto, estas superjaro, escepte de la jaroj, kiuj senreste divideblas per 100, sed ne per 400. Ekzemple la jaro 1900 ne estis superjaro, sed la jaro 2000 estis tia.[3]

Laŭ la julia kalendaro ĉiuj jaroj, kiuj senreste divideblas per 4, estis superjaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kialoj por la reformo[redakti | redakti fonton]

Fruaj tradicioj de la pasko-kalkulado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la evangelioj la lasta komunio okazis en la juda festo de pesaĥo, kiun oni kutime festis en la 14-a tago de la juda printempa monato Nisano; la reviviĝo de Kristo okazis en la posta dimanĉo. La judaj lunmonatoj kaj la semajnaj tagoj ne ripetiĝis ĉiujare en la sama maniero; sekve ekestis la demando, laŭ kio orientiĝu pasko kiel festo de sufero kaj reviviĝo de Kristo. Laŭ la tiel nomata "orienta" kutimo (ĉefe en la t.n. Malgrand-Azio) oni festis la lastan komunion en la 14-a tago de la juda monato Nisano kaj paskon tri tagojn poste, sendepende de la semajnaj tagoj. La t.n. "okcidenta" kutimo (en la ceteraj komunumoj, interalie en Aleksandrio, Palestino kaj en Romo) signifis festi la reviviĝon en dimanco kaj la suferadon en la antaŭa vendredo, sendepende en kiu dato tio estis laŭ la juda Nisano.

En la Koncilio de Niceo en 325 oni interkonsentis akcepti la "okcidentan" kutimon kaj ekde tiamoni kalkulis la paskajn datojn en Aleksandrio.

Kalkulproblemoj[redakti | redakti fonton]

La aprobo de la julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al meza julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento la diferenco pligrandiĝis tiugrade, ke la printempa tag-nokta egaleco anstataŭ al la 21-a de marto trafis al la 11-a de marto. Do Pasko, printempa festo, iufoje okazis en la vintro!

Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon, kaj la tagokalkulo antaŭeniĝis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, oni decidis en ĉiuj kvarcent jaroj forĵeti tri tagojn, sekve la nombro de superjaroj ene de 400 jaroj reduktiĝis je 3 kompare kun la julia kalendaro.

Tio estis la solvo de Aloysius Lilius en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530 Koperniko esploris la kalkuladojn de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem; li atingis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.

Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis gregoria, aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo, kaj la julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582, kiam la gregoria kalendaro estis enkondukita, la diferenco inter la du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.

En 1582, laŭ la papo, la tago post ĵaŭdo, la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro), estis vendredo, la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Sekve de tio en la posta jaro 1583 la unua ekvinokso okazis en la 21-a de marto, kiel intencite. Tio restarigis la situacion en la tempo de la koncilio de Niceo (325 p. K.).

Oni elektis la monaton oktobro, ĉar tiu monato havis relative malmultajn tagojn de sanktuloj; sekve la forigitaj tagoj nur malmulte ĝenis la kalendaron de sanktuloj.

Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron inter 1582–90, protestantaj landoj inter 1700–53 kaj aliaj landoj inter 1911–28.

Akcepto de la kalendaro en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:

Strukturo de la kalendaro[redakti | redakti fonton]

La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon, sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.

Jaroj[redakti | redakti fonton]

Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.

Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:

Monatoj[redakti | redakti fonton]

Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:

Parto de la tombejo de la Papo Gregorio la 13-a kun celebroj okaze de enkonduko de gregoria kalendaro
N-ro Nomo Tagoj
1 Januaro 31
2 Februaro 28 aŭ 29
3 Marto 31
4 Aprilo 30
5 Majo 31
6 Junio 30
7 Julio 31
8 Aŭgusto 31
9 Septembro 30
10 Oktobro 31
11 Novembro 30
12 Decembro 31

La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.

Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro ĝi havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600 ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700 ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.

Pro tio, la meza gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundojn tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).

Semajno[redakti | redakti fonton]

Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:

La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.

Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn.

Memorhelpila poemo[redakti | redakti fonton]

Tridek tagoj en septembro,
april', junio, kaj novembro;
Ĉiuj kromaj de la kalendar'
Tridek-unu havas, krom februar',
Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
Sed dudek-naŭ en superjar'.
- Tradicia angla poemo; elangligis Mateo McLAUCHLIN

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu erao estis kreita nur en la 6-a jarcento fare de romia monaĥo Dionysius Exiguus
  2. http://merriam-webster.com/dictionary/common%20era Merriam Webster Online Dictionary|
  3. Enkonduko en kalendaron. (13 September 2007). United States Naval Observatory.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]