Gregorio Romero Larrañaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gregorio Romero Larrañaga

Gregorio Romero de Larrañaga (Madrido, 1814 - samloke 1872), estis hispana ĵurnalisto, dramaturgo, kaj poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis juron en la Universitato de Alcalá de Henares kaj en la Centra Universitato de Madrido. Li faris vivon hejmecan (Barcelono, 1863-1867). Li laboris kiel advokato kaj funkciulo de la Nacia Biblioteko. li estis ankaŭ privata sekretario de Manuel Bretón de los Herreros. Defendis pasie la teatrajn postulojn de la Romantismo kaj formis parton de la literatura babilrondo konata kiel El Parnasillo (parnaseto). Partoprenis aktive en la Liceo kaj kunlaboris en publikaĵoj kiaj la Semanario Pintoresco Español (kie aperas lia nomo unuafoje en 1836) kaj en El Mentor de la Infancia; ankaŭ en aliaj multaj gazetoj, kiaj El Español. Ĉefredaktoris la revuon pri literaturo kaj modoj La Mariposa (papilio, 1839) kaj zorgis pri la literatura parto de La Iberia Musical y Literaria (1842-1846), unu el la unuaj hispanaj gazetoj dediĉitaj al muziko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En siaj poemoj li imitis al José de Espronceda kaj en tiuj de orientisma aŭ legenda stilo al José Zorrilla. Li kolektis sian poezian verkon ekde 1835 en Poesías (Madrid: Vicente de Lalama, 1841), publikitaj je instigo de la arta Liceo. La unua volumeno enhavas lian lirikan kreitaĵaron, kies temaj aksoj estas amo, tristo, foriro de belo, oriento, ktp., kaj kelkaj estas tro stereotipaj, escepte eble "Un sueño de un sueño" (sonĝo pri sonĝo), kiu iel similas al Edgar Allan Poe. La dua volumeno, titole Cuentos históricos, leyendas antiguas y tradiciones populares, estas de rakonta karaktero, kaj malfermiĝas pere de versa enkonduko kie li nombras tion priskribotan: sorĉistinoj, arabaj kasteloj, ĉevaliroj. Krome li verkis ankaŭ la jenon: Las ferias de Madrid, 1845, El sayón (1836) -inspirita en El bulto vestido de negro capuz de Patricio de la Escosura- kaj Historias caballerescas españolas (1843)

Li verkis ankaŭ historian romanon, La cruz y la media luna (la kruco kaj duonluno), pri edziniĝo de fratino de Alfonso la 5-a kun maŭro, kaj alian senteman kaj ĝenrisman, nome La enferma del corazón (kormalsanulino, 1846-1848). Li dediĉis sin ĉefe al la historia teatro: Jimena de Ordóñez, 1838; El gabán de don Enrique (pri don Henriko la 3-a); La vieja del candilejo (sobre Pedro la 1-a la Kruela), kunlabore kun Elipe kaj Manuel Juan Diana; Fernán González (1847); Juan Bravo el comunero (1849), El héroe de Bailén (1852), pri la generalo Castaños; El licenciado Vidriera, inspirita en la novelo samnoma de Miguel de Cervantes. Unu estas dediĉita al Garcilaso de la Vega (1839), poeto kiun li miris multe. Gandan sukceson akiris Felipe el Hermoso (1845), kunlabore kun Eduardo Asquerino.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Editorial Cátedra, 1982 (3.ª ed.)
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3.ª ed.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. De la A a la Z Madrid: Espasa, 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]