Gregorio la 11-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregorio la 11-a

Gregorio la 11-a (n. ĉ. 1336 - m. la 27-an de marto 1378), denaske Pierre Roger de Beaufort, estis la romkatolika papo ekde 1370 ĝis sia morto en 1378. Li naskiĝis en Rosiers-d'Égletons (Limoĝio) kaj fariĝis la posteulo de Urbano la 5-a kiel avinjona papo.

Dum lia reĝado estis faritaj drastaj decidoj kontraŭ la herezoj, kiuj estis aperintaj en Germanio, Anglio kaj aliaj partoj de Eŭropo. Li ankaŭ provis defundamente reformi la variajn monaĥajn ordenojn. La 19 proponoj de John Wycliffe (1320-1384) kaj la 13 artikoloj de la Sachsenspiegel estis ĉiuj firme kondamnitaj de Gregorio la 11-a en 1377