Gregorio la 13-a
Aspekto
| Gregorio la 13-a | ||
|---|---|---|
| 226-a papo de la katolika eklezio | ||
| Naskonomo | Ugo Buoncompagni | |
| Pontifiko | de 25-a de majo 1572 | |
| ĝis 10-a de aprilo 1585 | ||
| Antaŭulo | Pio la 5-a | |
| Sekvanto | Siksto la 5-a | |
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 7-a de januaro 1502 en Bolonjo (Italio) | |
| Morto | 10-a de aprilo 1585 en Vatikano | |
| Mortokialo | apopleksio [#] | |
| Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
| Alma mater | Universitato de Bolonjo [#] | |
| Lingvoj | itala lingvo • latina lingvo [#] | |
| Subskribo | ||
| Familio | ||
| Patro | Cristoforo Boncompagni [#] | |
| Patrino | Angela Marescalchi [#] | |
| Idoj | Giacomo Boncompagni vd | |
| [#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Gregorio la 13-a, naskita kiel Ugo BUONCAMPAGNI en Bolonjo la 7-an de januaro 1502, mortinta en Romo la 10-an de aprilo 1585, estis la 226-a papo de la katolika eklezio de 1572 ĝis sia morto.
La gregoria kalendaro
[redakti | redakti fonton]Eble plej konata li estas pro la enkonduko de la kalendaro nomita laŭ li. La 24-an de februaro 1582 li dekretis en la buleo Inter gravissimas, ke la tago post la 4-a de oktobro 1582 estu la 15-a de oktobro 1582, kaj ke estonte en po 400 jaroj elfalu tri supertagoj. La dek elfalintaj tagoj de 1582 kompensis por la ne-elfalintaj supertagoj, kiuj okazis en la antaŭa jarmilo pro apliko de la julia kalendaro.
Preskaŭ ĉiuj katolikaj regantoj enkondukis la novan kalendaron, sed ne ĉiuj aliaj kristanaj regantoj.

