Gregorio la 7-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gregorio la 7-a

Gregorio la 7-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1020 en Ildebrando de Aldobrandeschi el Soano (Toskanio, Italio), mortis la 25-an de majo 1085) estis papo de la Katolika Eklezio ekde la 22-a de aprilo 1073 ĝis la morto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li translokiĝis al Romo, eble, en 1028 kie li estis instruita kaj edukita ĉe patra onklo abato de la monaĥejo Sankta Maria ĉe Aventina Monto. Sekvinte (1046) al Germanio la enprizonigitan papon Gregorion la 6-an, post ties morto li decidis monaĥiĝi ĉe abatejo de Cluny (Francio), kie perfektigis sian pristudan preparon kaj kie, pro sia devoteco kaj grava prudento, li estis alte estimata precipe de estonta papo Leono la 9-a. Kun la permeso de tiu ĉi li revenis monaĥe servi en la ekstermurega monaĥejo Sankta Paŭlo en Romo, kie li estis elektita abato. Nemulte poste, li estis promociita Kardinalo de Sankta Roma Eklezio kaj oficis sub la papoj Leono la 9-a, Viktoro la 2-a, Stefano la 9-a, Nikolao la 2-a kaj Aleksandro la 2-a, de kiuj ricevis taskojn de papa delegito en multaj gravegaj internaciaj aferoj en Francio kaj Germanio.

Papado de Gregoro la 7-a[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Aleksandro la 2-a li estis unuanime levita al la Sanktapetra Sojlo sin nomigante per simbola nomo de Gregorio, honore al la papo enprizonigita. Lia programo puŝis lin defendi ĉiuforte la liberon kaj sendependecon de la eklezio fronte la sekularaj povoj entrudiĝintaj en la regadon de la eklezio per proprainiciata elektigo ka enocifigo de la episkopoj. Tio enkondukis al konflikto kun Henriko la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio: fama estas la malsupreniro (1074) de tiu lasta al Canossa (Toskanio) por repaciĝi kun la papo kiu lin eskomunikis kaj liberigis liajn subulojn el ĵuro feŭde obei pro la imperiestra (subtenita de kelkaj espiskopoj) decido depapigi la saman Gregorion la 7-an.

Famega, kaj riĉa je konsekvencoj, estas lia dekreto, poste nomita Dictatus papae, en kiu estas listigitaj iuj rajtoj de la eklezio fronte al la ŝtataj povoj.

Rilate tiun lukton, diratan ankaŭ investitura kontroverso, inter la papo, serĉanta absolutan sendependon por la tuta eklezio, kaj la imperiestro serĉanta monon el la investituroj por funkciigi la ŝtaton, laŭ historiistoj kaj opiniistoj, io ekscesis kvankam la papo devis evitigi ke la eklezio fariĝu ŝtata afero. Nur en la estontaj jarcentoj la ideoj maturiĝe klariĝos.

La finvivaj vortoj de Gregoro estis: “Mi ŝatis justicon kaj malŝatis maljusticon, por tio mi mortas en ekzilo”. Li mortis en Salerno (Italio), en kies katedralo oni ripozigis lian mortrestaĵon. Lin leviĝis al digneco de sanktulo papo Paŭlo la 5-a en 1606. La kontrasto kun la Sankta Romia Imperio ne malhelpis, ke papo Gregorio energie celus al reformo en la eklezio interalie favorante, kun precizaj normoj, la elekton de dignaj pastoroj en la regado de la diocezoj.

Papo antaŭa: Aleksandro la 2-a, la sekva papo: Viktoro la 3-a.

Ŝtato kaj Eklezio laŭ la politikaj konceptoj de Gregorio la 7-a[redakti | redakti fonton]

Vidu Dictatus Papae.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • S. Gregorius VII: Concilia et Registrum huius sancti Papae continet
  • Friedrich Wilhelm Bautz, "GREGOR VII. (Hildebrand), Papst" in Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon vol. 2 (Hammonae, 1990. ISBN 3-88309-032-8) , columnae 310–315 (Theodisce)
  • Franco Cardini e Marina Montesano, Storia Medievale, Firenze, Le Monnier. Università/Storia, 2006, p. 195 "Gregoro komprenis ke jam venis la momento lanĉi la atakon. En 1075 malpemesis al ĉiuj laikoj, minace de eskomunuko, investi iun ajn ekleziulon. En 1078, en 27 koncizaj propozicioj, li fiksis sian koncepton laŭ kiu la papo havas en tero absolutan povon kaj rajtias ekzigi eĉ la laikajn suverenaojn”.
  • Michel Balard, Jean-Philippe Genêt, Michel Rouche, Des Barbares à la Renaissance, Hachette, 1973 (ISBN 2-01-145540-5)
  • Jean Chélini, Histoire religieuse de l'Occident médiéval, Hachette, 1991. (ISBN 2-01-279074-7)
  • Yves Congar, L'Église de Saint Augustin à l'époque moderne, Le Cerf, 1997. (ISBN 2-204-05470-4) disponible sur [4]
  • Paul Fargues, Histoire du Christianisme - Tome III - De Charlemagne à la Renaissance, Fischbacher 1934
  • J.-P Cuvillier, L’Allemagne médiévale, Tome 1 : Naissance d'un État (VIIIe-XIIIe Siècles, Payot, 1979
  • Sous la direction de A Fliche et V Martin, Histoire de l'Église, des origines jusqu'à nous jours, Bloud & Gay : Auguste Fliche, La réforme grégorienne et la reconquête chrétienne, 1934
  • Sous la direction de J.-M. Mayeur, Charles et Luce Pietri, André Vauchez, M. Venard, Histoire du christianisme, Tome 5, Desclée, 1991-2001 (ISBN 2-7189-0573-5)
  • Robert Folz, L'idée d'Empire en Occident du Ve au XIVe siècle, Aubier, Paris, 1953
  • E. Jordan, L'Allemagne et l'Italie aŭ XIIe et XIIIe siècles, Presses Universitaires de France, Paris, 1937-1939