Gregory Peck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gregory Peck
Gregory Peck en 1973, de Allan Warren
Gregory Peck en 1973, de Allan Warren
Naskonomo Eldred Gregory Peck
Naskiĝo 5-a de aprilo 1916
Flago de Usono La Jolla, Kalifornio
Morto 12-a de morto 2003
Flago de Usono Los Angeles, Kalifornio
Aktivaj jaroj 1944-1999
Nuptopartnero Greta Kukkonen (1942-1955)
Veronique Passani (1955-2003)
Oskar-premio
Plej bona aktoro
1962 - To Kill a Mockingbird
Jean Hersholt Humanitarian Award
1968 - por helpo en humanitaraj demandoj
Premio Ora Globo
Plej bona aktoro en filma dramo
1947 - The Yearling
1963 - To Kill a Mockingbird
Cecil B. DeMille Award
1969 - por tutviva laboro
Plej bona aktoro en apuda rolo en miniserio
2004 - Blanka baleno
César
Honora Cesaro
1995 - por tutviva laboro
v  d  r
Information icon.svg
Gregory Peck in Gentleman's Agreement trailer closeup.jpg

Gregory PECK (* la 5-an de aprilo 1916, † la 12-an de junio 2003) estis usona film-aktoro.

Li naskiĝis en Kalifornio, en La Jolla, kiel Eldred Gregory Peck. Kiel 10-jara li estis sendita al rom-katolika milita lernejo en Los Angeles. Post abiturientiĝo li studis unu jaron en la universitato de San Diego, certan tempon laboris ĉe petrol-kompanio kaj en 1936 komencis studi ĉe Kalifornia Universitato en Berkeley kaj ludi en lerneja teatro. En 1939 li transiris al Novjorko por studi ĉe Neighborhood Playhouse.

Li rolis en pli ol kvindeko da filmoj, ekz. Miliona bankbileto laŭ Mark Twain, en aventuraj filmoj el Sovaĝa Okcidento, en psikologiaj flmoj de Alfred Hitchcock, batalis kun infana diablo, rolis kiel Lincoln, oficiro, eĉ kiel nazia Josef Mengele ktp.

En 1989 li ricevis premion por la tutviva verkaro de la Amerika Film-Instituto.

Peck edziĝis en 1942 al Greta, kun kiu li havis tri filojn (Jonathan, Stephen, Carey). Post divorco en 1954 li edziĝis al Veronique Passani, kun kiu li havis du infanojn (Anthony, Cecilia) kaj ĉe kiu li mortis en la aĝo de 87 jaroj en ilia hejmo en Los-Anĝeleso.

En 1993 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Filmoj de Gregory Peck[redakti | redakti fonton]

Gregory..jpg

Days of Glory (1944)
Keys of the Kingdom' (1944) Oskar-kandidatiĝo
The Yearling (1946) Oskar-kandidatiĝo
Gentleman's Agreement (1947) Oskar-kandidatiĝo
Twelve O'Clock High (1949) Oskar-kandidatiĝo
The Gunfighter (1950)
Roman Holiday (1953)
To Kill a Mockingbird (1962 ) Oskaro
Moby Dick (1956, ĉefrolo de Ahab)
The Stalking Moon (1969)
MacArthur (1977)
The Boys from Brazil (1978)
Amazing Grace and Chuck (1987)
Old Gringo (1989)
Cape Fear (1991)
Moby Dick (1998, flankrolo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]