Greifensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la lago. Pri la samnoma urbo vidu Greifensee (urbo)


Greifensee
Vido de la ĉirkaŭbarantaj montetoj
Vido de la ĉirkaŭbarantaj montetoj
lago • area not part of a municipality of Switzerland
Ĉefaj fontoj Ustermer Aa, Mönchaltorfer Aa
Ĉefaj elfluoj Glatt
Setlejoj Maur, Nieder-Uster, Fällanden, Mönchaltorf, Greifensee
Areo de la baseno 160 km²dep1
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 693817 / 245030 (mapo)47.3494444444448.6802777777778Koordinatoj: 47° 20′ 58″ N, 8° 40′ 49″ O; CH1903: 693817 / 245030 (mapo)
Greifensee (Zuriko)
Greifensee (Zuriko)
DEC
Greifensee
Greifensee
Map
Greifensee
Supermara alteco f1435 m
Surfaca areo 8,45 km²dep1f5
Maksimuma longo 6 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 1,6 kmdep1f7
Akva volumeno 0,148 km³dep1f8
Maksimuma profundo 32 mf10
Averaĝa profundo 18 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 420 tagoj
vdr
Mapo de Greifensee

Greifensee (prononcu grajfnse, alemane Gryfäsee) estas mezgranda lago je 20 km nordoriente de la Lago de Zuriko kaj de urbo Zurich en la distrikto Uster. Ĝi estas la dua plej granda lago en la Kantono Zuriko post la lago de Zuriko, ĝi estas de 6 km longa kaj 1,6 km larĝa je la plej larĝa punkto, kun maksimuma profundeco de 32 m. Ĝis la 13-a jarcento la nomo de la lago cetere estis analoge al ĝia elfluanto Lago de Glatt.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Greifensee situas okcidente de la montoĉeno de Pfannenstiel okcidente de la urbo Uster. Ĝia fludirekto estas de sudoriento al nordokcidento kaj ĝi havas formon, kiu similas al granda fiŝo. Ĉe la "fiŝvosto" de je ĝia sudorienta fino situas bela marĉo, kiu estas naturprotekta regiono.

Alfluantoj kaj elfluanto[redakti | redakti fonton]

La riveretoj Ustermer Aa kaj Mönchaltorfer Aa estas la ĉefaj alfluantoj. Ustermer Aa elfluas el al Lago de Pfäffikon. La elfluanto de Greifensee estas la rivero Glatt, kiu alfluas al la Rejno.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Greifensee estiĝis ĉe la fino de la lasta malvarmepoko post la retiriĝo de la Linth-Glaĉero. Per tereniĝo la origina formo de la lago iom post iom ŝanĝiĝis kaj ĝia surfaco malgrandiĝis, dum samtempe estiĝis ampleksaj marĉoj ĉirkaŭ ĝia bordo.

Turismo ĉirkaŭ la lago[redakti | redakti fonton]

Ŝiplinio konektas Maur kun Niederuster.

La lago estas loko de duon-maratono ĉirkaŭ ĝi, okazanta ĉiun jaron.

Ĉirkaŭ la lago situas pluraj publikaj strandbanejoj, kaj kampadejoj. La lago invitas al banado, velŝipumado kaj migrado ĉirkaŭ ĝia bordo.

En februaro 2012 la lago grandparte glaciiĝis kaj la frostiĝinta lagoareo la 15-an de februaro estis malfermita al la publiko.

Komunumoj ĉirkaŭ la lago[redakti | redakti fonton]

Je la orienta bordo de la lago situas la urbo Uster, nordoriente la urbeto Greifensee, norde Schwerzenbach kaj Fällanden, ĉe la okcidenta flanko situas Maur, je ĝia plej suda pinto la komunumo Egg atingas en unu punkto la lagon kaj en sudoriento situas Mönchaltorf.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]