Grek-armena hipotezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La grek-armena (ankaŭ nomata helen-armena) estas hipoteza filogenetika grupo el kiu deriviĝus la helena lingvaro, la malnovmakedonia lingvo kaj la armena lingvo. Laŭ tiu ĉi hipotezo kiu baziĝas sur diversaj evidentaĵoj, tiuj ĉi lingvoj verŝajne formis filogenetikan grupon ene de la hindeŭropa lingvaro (laŭ la rivala hipotezo kaj la greka kaj la armena estas malsamaj branĉoj kiuj evoluis tute sendependaj kaj rekte el la prahindeŭropa). Ĝia statuso kompareblas kun la kelt-itala hipotezo: ĝi sin konsideras amplekse plauakceptebla kvankam ne akceptita de ĉiuj fakuloj.

La hipoteza grek-armena periodo okazis ĉirkaŭ la 3a jarmilo a.K.

Historio[redakti | redakti fonton]

La grek-armena hipotezo estiĝis el la verkoj de Pedersen (1924), kiu evidentigis ke la kvanto de komunaj leksikaj kognatoj inter la greka kaj la armena estas pli alta ol tiu ekzistanta inter la armena kaj aliaj hindeŭropaj lingvoj, kio sugestus specialan proksimecon inter la armena kun la greka. Meillet (1925, 1927) esploris la morfologiajn kaj fonologiajn koincidojn kaj postulis ke la pragreka kaj la praarmena devis esti lingvoj geografie proksimaj aŭ apudaj dialektoj ene de la prahindeŭropa lingvaro. La hipotezo de Meillet populariĝis danke al sia Esquisse (1936). Solta (1960) ne tro esploris por rekomendi la ekziston de pragrekarmena lingvo sed konkludis ke laŭ la konsideroj leksikaj kaj morfologiaj, la greka estas tre klare la hindaŭropa lingvo pli proksima al la armena. Hamp (1976:91) apogis la grek-armenan tezon kiu eĉ parolis pri ebla periodo kiam la greka kaj armena lingvoj estis nur unu. Clackson (1994:202) estis pli rezervema, kankam montris evidentaĵojn favore al la grek-armena grupo kaj sugestis la eblon pri la ekzisto de pli granda grupo grek-hind-armena.

Kvankam la greka estas atestata ekde tre frua epoko, permesante tio la rekonstruadon de la pragreka lingvo de la 3a jarmilo, la historio plej antikva de la armena estas malpli konata. Aliflanke, la unuaj atestoj pri la armena venas de la 5a jarcento post Kristo (la traduko de la Biblio fare de Mesrop Maŝtoc). Dum la antaŭa historio de la lingvo ne estas tre klara kaj estas pluraj konjektoj. Eĉ se la hindeŭropa deveno de la armena estas firme establita, ĝia evoluo estas nebula. Kiel ajn, la armena havas leksikajn pruntaĵojn kiujn montras la lingvan kontakton kun la greka kaj la hindirana. Naĥleh, Warnow, Ringe kaj Evans (2005) komparis per diversaj filogenetikaj metodoj kaj trovis ĝis 5 metodoj kiuj apogis la grek-armenan tezon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • James Clackson, The Linguistic Relationship between Armenian and Greek, Publications of the Philological Society, 30, Blackwell (1994), ISBN 0-631-19197-6.
  • Eric P. Hamp, en Davis and Meid (eld.) FS Palmer, Innsbruck (1976)
  • R. Schmitt, 'Die Erforschung des Klassisch-Armenischen seit Meillet (1936)', Kratylos 17 (1972), 1-68.
  • Holst, Jan Henrik Armenische Studien, Wiesbaden: Harrassowitz (2009).
  • A. Meillet in BSL 26 (1925), 1-6
  • A. Meillet en BSL 27 (1927), 129-135.
  • A. Meillet, Esquisse d'une grammaire comparée de l'arménien classique, Vienna (1936)
  • H. Pedersen, s.v. 'Armenier' in Ebert (ed.), Reallexikon der Vorgeschichte, Berlin (1924).
  • G. R. Solta, Die Stellung des Armenischen im Kreise der Indogermanischen Sprachen, Vienna (1960)