Grek-katolika preĝejo (Kállósemjén)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grekokatolika preĝejo
Grekokatolika preĝejo en Kállósemjén (dekstre)
Grekokatolika preĝejo en Kállósemjén (dekstre)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kállósemjén
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Grekokatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Hajdúdorog
dekanujo Máriapócs
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko, sed la sanktejo restis gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

La grekokatolika preĝejo Morto de Sankta Maria estas signifa historia monumento en Hungario, en grandvilaĝo Kállósemjén.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama Semjén estis konstruita la katolika, gotika preĝejo Sankta Nikolao en la 15-a jarcento. La turkoj faris la komunumon senhoma en la 17-a jarcento, en la sekva jarcento rumanaj servutuloj refondis la vilaĝon. La restinta preĝejo estis ruina, en 1747 nur la sanktejo estis uzebla. Paŝon post paŝo la preĝejo renoviĝis laŭ la bizanca rito. En 1765 laŭ priskribo la konstruaĵo havas lignan turon. Intertempe ankaŭ hungaroj alvenis, la predika lingvo iĝis la hungara anstataŭ la rumana. En 1897 oni konstruis pli grandan preĝejon, tamen la sanktejo restis origina. La ĉefaltaro estis farita en 1904, poste ankaŭ la ikonostazo. La orgeno alvenis en 1946. La bildoj estis pentritaj en 1960. En 2013 la interna parto estis renovigita, sed pli frue la arkeologoj trovis mezepokajn partojn, kripton kaj fundamenton de la sakristio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, antaŭe kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. Post la navo estas la okangula absido kun pilieroj.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]