Grek-katolika preĝejo arkianĝeloj sanktaj Mikaelo kaj Gabrielo (Bagamér)
Aspekto
Grek-katolika preĝejo arkianĝeloj sanktaj Mikaelo kaj Gabrielo de Bagamér | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bagamér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
diocezo | Hajdúdorog |
dekanujo | Nyíradony |
paroĥo | loke, tamen la zorganto en Álmosd |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 4286 Bagamér, Rákóczi u. 13. |
La grek-katolika preĝejo arkianĝeloj sanktaj Mikaelo kaj Gabrielo estas religia Monumento historia (deklarita en 2004) en grandvilaĝo Bagamér (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La paroĥo estis fondita en 1756, la matrikuloj estis uzitaj ekde 1791. La preĝejo mem estis konstruita en 1849 (laŭ alia informo en 1854).
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en korto, sed meldekstre estas ankaŭ krucifikso. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La turpinto estas piramideca. Meze malsupre la enirejo funkcias, apude po unu fenestroj videblas. La fenestroj estas supre arkaj, same en la navo. La absido estas pli mallarĝa, ol la navo.
Kermeso okazas la 8-an de novembro.