Grek-persaj militoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Akemenida Imperio je ties plej granda etendo laŭ la Behistun-surskribo
Mapo montranta eventojn de la unuaj fazoj de la Grek-persaj militoj
Herodoto, ĉefa historia fonto por tiu konflikto.
Tucidido pluigis la rakonton de Herodoto.

La Grek-persaj militoj (ofte ankaŭ Persaj militoj, en greka: τά Μηδικά; en moderna persa: جنگهای یونان و پارسجنگهای یونان وایران) estis serio de konfliktoj inter la Aĥemenida dinastio de Persio kaj urboŝtatoj de la helena mondo kiu komencis en 499 a.K. kaj daŭris ĝis 449 a.K. La kolizio inter la nefacile regebla politika mondo de la grekoj kaj la grandega imperio de la persoj komenciĝis kiam Kiro la 2-a konkeris la grek-loĝatan regionon Ionion en 547 a.K. Luktante por por la sendepend-inklinajn grandurbojn de Ionio, la persoj nomumis tiranojn por regi ĉiun el ili. Tio pruvus esti la fonto de multe da problemo por la grekoj kaj por la persoj egale.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

En 499 a.K., la tirano de Mileto, Aristagoro, komencis ekspedicion por konkeri la insulon Naksos, kun persa subteno;[1] tamen, la ekspedicio estis fiasko kaj, antaŭprenante sian malakcepton, Aristagoro incitis ĉion el helena Malgranda Azio en ribelon kontraŭ la persoj. Tio estis la komenco de la Ionia Ribelo, kiu daŭrus ĝis 493 a.K., laŭstadie tirante pli da regionoj de Malgranda Azio en la konflikton. Aristagoro certigis armean subtenon de Ateno kaj Eretrio, kaj en 498 a.K. tiuj fortoj helpis kapti kaj bruligi la persan regionan ĉefurbon Sardeso. La persa reĝo Dario la 1-a ĵuris havi venĝon sur Ateno kaj Eretria pro tiu ago. La ribelo pluestis, kun la du flankoj daŭre efike blokitaj ĉie en 497-495 a.K. En 494 a.K., la persoj regrupiĝis, kaj atakis la epicentron de la ribelo en Mileto. Ĉe la Batalo de Lade, la ionianoj suferspertis decidan malvenkon, kaj la ribelo kolapsis, kaj la finaj membroj estis finvenkitaj la sekvan jaron.

Serĉante sekurigi lian imperion disde pliaj ribeloj kaj de la interfero de la eŭropaj grekoj, Dario komencis skemon konkeri Grekion kaj puni Atenon kaj Eretrion por la forbruligo de Sardeso. La unua persa invado de Grekio komenciĝis en 492 a.K., kiam la persa generalo Mardonio konkeris Trakion kaj Makedonion antaŭ pluraj malbonŝancoj kaŭzis fruan finon al la kampanjo. En 490 a.K. dua forto estis sendita al Grekio, tiun fojon trans la Egea Maro, sub la estreco de Datis kaj Artafernes. Tiu ekspedicio subigis la Cikladojn, antaŭ sieĝado, kaptado kaj eldetruado de Eretrio. Tamen, dum survoje al atako kontraŭ Ateno, la persa trupo estis decide venkita fare de la atenanoj ĉe la Batalo de Maratono, finigante persajn klopodojn por la momento. Dario tiam komencis plani tute konkeri Grekion, sed mortis en 486 a.K. kaj respondeco por la konkero pasis al lia filo Kserkso. En 480 a.K., Kserkso propre gvidis la duan persan invadon de Grekio kun unu el la plej grandaj antikvaj armeoj iam kunvenitaj. Venko super la aliancaj grekaj urbo-ŝtatoj (gviditaj fare de Sparto kaj Ateno) ĉe la fama Batalo de Termopiloj permesis al la persoj forbruligi evakuitan Atenon kaj transkuri la plej grandan parton de Grekio. Tamen, serĉante detrui la kombinitan grekan floton, la persoj suferspertis severan malvenkon ĉe la Batalo de Salamino. La sekvan jaron, la konfederitaj grekoj iris sur la ofensivon, venkante la persan armeon ĉe la Batalo de Plateo, kaj finigante la invadon de Grekio.

La aliancitaj grekoj daŭrigis sian sukceson detruante la reston de la persa floto ĉe la Batalo de Mikale, antaŭ forpelado de persaj garnizonoj de Sestos (479 a.K.) kaj Bizanco (478 a.K.). La agoj de la generalo Paŭzanio ĉe la sieĝo de Bizanco malamikigis multajn el la grekaj ŝtatoj disde la spartanoj, kaj la kontraŭ-persa alianco estis tial rekonstruita ĉirkaŭ atena gvidado, kiel la tielnomita Delia Ligo. La Delia Ligo daŭre kampanjis kontraŭ Persio dum la venontaj tri jardekoj, komenciĝante kun la elpelo de la ceteraj persaj garnizonoj de Eŭropo. Ĉe la Batalo de la Eŭrimedono en 466 a.K., la Ligo venkis en duobla venko kiu finfine certigis liberecon por la grandurboj de Ionio. Tamen, la implikiĝo de la Ligo en egipta ribelo (de 460-454 a.K.) rezultigis katastrofan malvenkon, kaj plia kampanjado estis suspendita. Floto estis sendita al Kipro en 451 a.K., sed atingis malmulte, kaj kiam ĝi retiriĝis, la Grek-Persaj Militoj venis al trankvila fino. Kelkaj historiaj fontoj sugestas ke la fino de malamikecoj estis markita per packontrakto inter Ateno kaj Persiao, la tielnomita Paco de Kaliaso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EHRENBERG, Victor. (2011) From Solon to Socrates: Greek History and Civilization During the 6th and 5th Centuries BC, 3‑a eldono, Abingdon, England: Routledge, p. 99–100. ISBN 978-0-41558487-6.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Antikvaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Modernaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • BOARDMAN J, BURY JB, COOK SA, ADCOCK FA, HAMMOND NGL, CHARLESWORTH MP, LEWIS DM, BAYNES NH, OSTWALD M & SELTMAN CT. (1988) The Cambridge Ancient History, vol. 5. Cambridge University Press. ISBN 0-521-22804-2.
  • BURN, A.R.. (1985) “Persia and the Greeks”, Ilya Gershevitch, ed.: The Cambridge History of Iran, Volume 2: The Median and Achaemenid Periods The Cambridge Ancient History, vol. 5. Cambridge University Press. ISBN 0-521-22804-2.
  • DANDAMAEV, M. A.. (1989) A political history of the Achaemenid empire (tradukita de Willem Vogelsang). BRILL. ISBN 90-04-09172-6.
  • de Souza, Philip (2003). The Greek and Persian Wars, 499–386 BC. Osprey Publishing, (ISBN 1-84176-358-6)
  • FARROKH, Keveh. (2007) Shadows in the Desert: Ancient Persia at War. Osprey Publishing. ISBN 1-84603-108-7.
  • FINE, John Van Antwerp. (1983) The ancient Greeks: a critical history. Harvard University Press. ISBN 0-674-03314-0.
  • FINLEY, Moses. (1972) “Introduction”, Thucydides – History of the Peloponnesian War (translated by Rex Warner). Penguin.
  • GREEN, Peter. (2006) Diodorus Siculus – Greek history 480–431 BC: the alternative version (translated by Peter Green). University of Texas Press. ISBN 0-292-71277-4.
  • GREEN, Peter. (1996) The Greco-Persian Wars. University of California Press. ISBN 0-520-20573-1.
  • HALL, Jonathon. (2002) Hellenicity: between ethnicity and culture. University of Chicago Press. ISBN 0-226-31329-8.
  • HIGBIE, Carolyn. (2003) The Lindian Chronicle and the Greek Creation of their Past. Oxford University Press. ISBN 0-19-924191-0.
  • HOLLAND, Tom. (2006) Persian Fire: The First World Empire and the Battle for the West. Abacus. ISBN 0-385-51311-9.
  • KAGAN, Donald. (1989) The Outbreak of the Peloponnesian War. Cornell University Press. ISBN 0-8014-9556-3.
  • (1934) “Studien zur Geschichte des Antikes Seewesens”, Klio Belheft 32. 
  • LAZENBY, JF. (1993) The Defence of Greece 490–479 BC. Aris & Phillips Ltd. ISBN 0-85668-591-7.
  • OSBORNE, Robin. (1996) Greece in the making, 1200–479 BC. Routledge. ISBN 0-415-03583-X.
  • ROEBUCK, R. (1987) Cornelius Nepos – Three Lives. Bolchazy-Carducci Publishers. ISBN 0-86516-207-7.
  • RUNG, Eduard. (2008) “Diplomacy in Graeco–Persian relations”, de Souza, P & France, J: War and peace in ancient and medieval history. University of California Press. ISBN 0-521-81703-X.
  • SEALEY, Raphael. (1976) A history of the Greek city states, ca. 700-338 B.C.. University of California Press. ISBN 0-520-03177-6.
  • SNODGRASS, Anthony. (1971) The dark age of Greece: an archaeological survey of the eleventh to the eighth centuries BC. Routledge. ISBN 0-415-93635-7.
  • Carol G. Thomas, Craig Conant. (2003) Citadel to City-State: The Transformation of Greece, 1200–700 B.C.E.. Indiana University Press. ISBN 0-253-21602-8.
  • TRAVER, Andrew. (2002) From polis to empire, the ancient world, c. 800 B.C.–A.D. 500: a biographical dictionary. Greenwood Publishing Group. ISBN 0-313-30942-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]