Greka alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La greka alfabeto estas la alfabeto, per kiu la greka lingvo estas skribata ekde la 8-a jarcento a. K. Ĝi estiĝis el la fenica alfabeto, kaj ĝi estas la bazo de la etruska (el kiu estiĝis la latina) kaj cirila alfabetoj.

La grekaj literoj estas gravaj ankaŭ en la modernaj matematiko kaj scienco, kie ĝi estas uzataj kiel variabloj kaj konstantoj kaj por indiki operaciojn (ekzemple la sumon).

La klasika greka alfabeto entenas 24 literojn. Ili ĉiuj ankaŭ havas ciferan signifon. Antaŭ la klasika periodo estis uzataj sep pluaj literoj, kiuj – parte – daŭre estis uzataj kiel ciferoj. En la suba tabelo steleto montras la arĥaikajn literojn. En la kolumno nomo de la tabelo troviĝas tri kampoj: la malnovgreka nomo, la proksimuma Esperanta prononco kaj la plene esperantigita nomo laŭ PMEG.

Ligilo Litero Nomo Klasika prononco laŭ IFA Numera valoro
Α Α α ἄλϕα ALfa alfo [a], [a:] 1
Β Β β βῆτα BEta beto [b] 2
Γ Γ γ γάμμα GAma gamo [g] 3
Δ Δ δ δέλτα DELta delto [d] 4
Ε Ε ε ἒ ψιλόν e psilON epsilono [e] (mallonga "e" malvasta) 5
Ϝ* Ϝ ϝ ϝαύ, δίγαμμα VAŬ, DIgama digamo [w] 6
Ζ Ζ ζ ζῆτα ZEta zeto [dz]; malfrue [z:] 7
Η Η η ήτα Eta eto [ɛ:] (longa "e" vasta) 8
Θ Θ θ θῆτα TEta teto [tʰ]; malfrue /θ/ kiel en la angla thin 9
Ι Ι ι ἰῶτα IOta joto [i], [i:] 10
Κ Κ κ κάππα KApa kapo [k] 20
Λ Λ λ λάμβδα LAMB da lambdo [l] 30
Μ Μ μ μῦ mu muo [m] 40
Ν Ν ν νῦ nu nuo [n] 50
Ξ Ξ ξ ξῖ ksi ksio [ks] 60
Ο Ο ο ὂ μικρόν omikrON omikrono [o] malvasta kaj mallonga 70
Π Π π πῖ pi pio [p] 80
Ϻ* Ϻ ϻ ϻάν san sano [s] 90
Ϙ* Ϙ ϙ ϙόππα KOpa kopo [q] 90
Ρ Ρ ρ ῥῶ ro roto [r] 100
Σ Σ σ/ς σίγμα/σῖγμα SIGma sigmo [s] 200
Τ Τ τ ταῦ taŭ taŭo [t] 300
Υ Υ υ ὖ ψιλόν upsilON upsilono [y], [y:] (pli frue [u], [u:]) 400
Φ Φ ϕ ϕῖ fi fio [pʰ] ("p" spira; malfrue /ϕ/, simila al "f" sendenta) 500
Χ Χ χ χῖ ĥi ĥio [kʰ] ("k" spira; malfrue /x/, "ĥ") 600
Ψ Ψ ψ ψῖ psi psio [ps] 700
Ω Ω ω ὦ μέγα O MEga omego [ɔ:] (longa "o" vasta) 800
ϡ* praaj formoj: Ͳ, Ͳ σάμπι SAMpi sampio [s:] (longa "s" vasta) 900
La alfabeto de la moderna greka lingvo
LITEROJ KAJ LITERAJ AROJ NOMO PRONONCO
α άλφα (álfa) [a]
αι [ɛ]
αυ [af] (antaŭ κ, π, τ, χ, φ, θ, σ, ξ, ψ), [av] (antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj vokaloj)
β βήτα (víta) [v]
γ γάμμα (gámma) [ɣ] antaŭ /a/, /ɔ/ kaj /u/; [ʝ] antaŭ /i/ kaj /ɛ/
γγ, γκ [g], [ŋɟ] vortmeze
δ δέλτα (dhélta) [ð] kiel en la angla this
ε έψιλον (épsilon) [ɛ]
ει [i]
ευ [ɛf] (antaŭ κ, π, τ, χ, φ, θ, σ, ξ, ψ), [ɛv] (antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj vokaloj)
ζ ζήτα (zíta) [z]
η ήτα (íta) [i]
ηυ [if] (antaŭ κ, π, τ, χ, φ, θ, σ, ξ, ψ), [iv] (antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj vokaloj)
θ θήτα (thíta) [θ] kiel en la angla thin
ι ιώτα (ióta) [i]
γι [ʝ]
κ κάππα (káppa) [k]
λ λάμδα (lámdha) [l]
λι [ʎ] kiel en la itala aglio
μ μι (mi) [m]
μπ [b], [mb] vortmeze
ν νι (ni) [n]
νι [ɲ] kiel en la hispana español
ντ [d], [nd] vortmeze
ξ ξι (ksi) [ks]
ο όμικρον (ómikron) [ɔ]
οι [i]
ου [u]
π πι (pi) [p]
ρ ρω (ro) [ɾ]
σ σίγμα (sígma) [ss]
τ ταυ (taf) [t]
τσ [ʦ]
τζ [ʣ]
υ ύψιλον (ípsilon) [i]
ϕ φι (fi) [f]
χ χι (ĥi) [ç] antaŭ /i/ kaj /ɛ/, [x] antaŭ /a/ kaj /u/
ψ ψι (psi) [ps]
ω ωμέγα (oméga) [ɔ]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • angle L. Hamilton Jeffery: The Local Scripts of Archaic Greece: A Study of the Origin of the Greek Alphabet and its Development from the Eighth to the Fifth Centuries B.C. (La lokaj skriboj de de arĥaika Grekio: studo pri la origino de la greka alfabeto kaj ĝia evoluo de la oka ĝis la kvina jarcentoj a.K.). Oxford: Clarendon Press 1990, ISBN 978-0-19-814061-0.

Eksteraj ligiloj