Greka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greka lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
helena lingvaro • sud-Eŭropaj lingvoj
Parolata en Grekio (99,8 % de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
Parolantoj 13 milionoj
Skribo greka alfabeto
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
Oficiala statuso
Reguligita de Centro por la Greka Lingvo
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 el
  ISO 639-2
    Bibliografia gre
    Terminologia ell
  ISO 639-3 gre
  Glottolog gree1276
Angla nomo Greek
Franca nomo grec
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: 'Ολοι οι άνθρωποι γεννιούνται ελεύθεροι και ίσοι στην αξιοπρέπεια και τα δικαιώματα. Είναι προικισμένοι με λογική και συνείδηση, και οφείλουν να συμπεριφέρονται μεταξύ τους με πνεύμα αδελφοσύνης.
Vikipedio
vdr

La greka lingvohelena lingvo estas memstara lingvo el la hindeŭropa lingvaro. Ĝi havas la jenajn lingvajn kodojn: ISO-kodo: gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453), grc por la malnova (klasika).

Historio

La greka lingvo havas longan historion kaj estas skribita lingvo depost 1450 a.K. Oni ĝenerale dividas tiun 3500-jaran historion en tri aŭ kvar fazojn:

En ĉiu el tiuj fazoj la lingvo ne estis tute unueca, sed posedis diversajn formojn aŭ dialektojn.

Pra-greka kaj antikva greka lingvo

La dorianoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra kaj la doria. La atika lingvo de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.

La klasikan grekan, kunportitan de la invadantoj, influis la lingvo de la pelasgoj, antaŭaj loĝantoj de la teritorio. El ilia lingvo, kiu perdiĝis, restis kelkaj grekaj vortoj, ekzemple νῆσος (nesos/nisos, = insulo, kiel en Peloponezo, Polinezio ktp.).

La greka de la Nova testamento kaj de influa traduko de la Malnova testamento (la Septuaginto) estas la kojnea greka lingvo (κοινὴ / kojne, greke «komuna [dialekto]»). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landoj de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohamedo kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de la Romia Imperio de Okcidento, Romo estis insulo de greka lingvo en kamparo latina.

Bizanca greka lingvo

La mez(epok)a aŭ bizanca greka lingvo komencis evolui en la bizanca aŭ orient-romia imperio post la divido de la romia imperio en 395, sed la ŝanĝoj vere manifestiĝis nur en la 6-a aŭ 7-a jarcento. Kompare al la klasika lingvo la bizanca simpligis la gramatikon kaj modifis la prononcon, kiu jam similis al la moderna. Frapa diferenco estas, ke la vokalojn η, ι kaj υ kaj la diftongoj ει kaj οι oni nun prononcis egale kiel "i".

Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 14531821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka kaj el la slavidaj lingvoj eniris la lingvon. Ankaŭ la gramatiko plu simpliĝis, kiel simile okazis pri la latina en okcidenta Eŭropo.

Novgreka lingvo

La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotiko aŭ «popola» formo kaj la katarevuso aŭ «pura» formo. Katarevuso iasence estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la klasika atika. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1976, la demotika, la greka de la strato, fine venkis. Verkistoj tamen jam antaŭe, ĉirkaŭ la jaro 1900, komencis transiri al la demotika.

En Grekio en 2002 (censo) estis 10,7 milionoj da parolantoj; tutmonde estas ĉirkaŭ 13 milionoj[1]. Ekster Grekio la lingvo havas gravecon en Kipro (0,7 milionoj)[1].

Skribo

Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto.

Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekta.

Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B. De ĝi restas nur malmultaj konservitaj tekstoj, el la mikena epoko; ĝi pli-malpli pereis kun la mikena kulturo en la 12-a jarcento a. K.

Landoj, kie la greka estas oficiala

Formoj de la lingvo

Klasikaj (helenaj) formoj

Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.

Modernaj formoj

Novgreka lingvo estas la teĥnika termino por la tutaĵo de la lingvaj evoluŝtupoj de la greka idiomo post la otomanaj konkeradoj, kies kulmino atingiĝis en 1453 per la falo de Konstantinopolo. Antaŭe oni ĝin nomu pli bone greka bizanca. Sed ankaŭ dum la tempo de la turka jugo la greka funkciis kontinue kiel diplomata kaj klereca lingvo.

Jarcentojn, ĝis la fina venko ne antaŭ la jaro 1975, kuŝis malsama kaj lingvistike malutila abismo inter la nature evoluinta parolata lingvo, la demotiko (greke δημοτική, dimotikí, «la popola [lingvo]») kaj la skribata kaj en lernejoj instruata, la katarevuso (greke καθαρεύουσα, katharévusa, «la purigita [lingvo]»). La laste nomita prenis sklave kaj blinde la antikvan helenan lingvon kiel la imitindan ekzemplon, kiun biglosian fenomenon oni konis kaj signis jam ekde la malfruhelenisma epoko per la vorto atikismo.

Je diferenco al la klasika lingvo en Ateno dum la regno de Periklo la 5-an jarcenton a. K., la novgreka karakteriziĝas per senseble faciligita gramatiko kaj treege modifita prononco. Riĉiĝis ĝia vorttrezoro per multaj turkaj, latinidaj, albanaj kaj slavaj vortoj. Superlativa eco kuŝas en la fakto ke – de la Micena epoko ĝis hodiaŭ – la greka lingvo devancas eĉ la ĉinan kiel la lingvo la plej longe dokumentita kaj samtempe ankoraŭ nun uzata.

Influo en Esperanto

La greka lingvo estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo, ekzemple: analizo, mito, poezio, logiko, muziko, politiko, teorio, strategio, geometrio, matematiko, fenomeno, -logio kaj multmultaj aliaj vortoj. Helenaĵoj estas ankaŭ kaj, nun, pri, pugo kaj la pluralo per -j[2].

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 (2009) Ethnologue (angle). Dallas: SIL International.
  2. Ĉu la sufikson -j aŭdas terure? (tiel) (esperante). Lernu! (2009). Alirita 2012-12-31.

Eksteraj ligiloj

greke www.perseus.tufts.edu – Tekstokolekto kaj vortaroj greke Vortaro Esperanto-Greka (PDF-dosiero)