Grenatmentona fruktokolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ptilinopus subgularis Meyer & Wiglesworth, 1896 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grenatmentona fruktokolombo, Ptilinopus subgularis, estas granda kolombo de la tipa genro Ptilinopus en la tribo Ptilinopini (fruktokolomboj). Ĝi estas endemio de la insuloj Bangajoj en la oriento de Centra Sulaveso de Indonezio. Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Bangaja fruktokolombo estas granda griz-verda kolombo kiu loĝas en la Bangajaj Insuloj.[1] Ĝi estas specio en la birda familio Kolombedoj. La supraj partoj de la birdo estas arbarverdaj kaj la malsupro paliĝas al palgriza. Ĝi ankaŭ havas tre ruĝan pugon flanke, malgrandan kaŝtanbrunan mentonon, kaj kaŝtanbrunan bazon kontraste kun la flava beko. La brusto de la fruktokolombo estas sablokolora kaj iomete flaviĝas. La kruroj kaj piedoj de la birdo povas varii de ruĝaj ĝis purpurruĝaj. Estas malmultaj diferencoj inter la masklaj kaj inaj birdoj,[2] sed la inoj tendencas havi pli da verdo sur siaj koloj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Gorĝomakula fruktokolombo, Ptilinopus gularis (Quoy & Gaimard, 1832) disigita el la Grenatmentona fruktokolombo
- Sula fruktokolombo, Ptilinopus mangoliensis (Rothschild, 1898) disigita el la Grenatmentona fruktokolombo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Banggai Fruit-Dove - eBird (angle). Alirita 2022-12-07 .
- ↑ (2020) “Banggai Fruit-Dove (Ptilinopus subgularis), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.macfrd3.01.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.
|