Farvagny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grenilles)
Farvagny
Blazono de Farvagny
Blazono de Farvagny
Blazono de Farvagny
Farvagny
Farvagny
Preĝejo Sankta Vincenco en Farvagny
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 43′ 14″ N 7° 3′ 52″ O / 46.72056 °N, 7.06444 °O / 46.72056; 7.06444 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 14″ N 7° 3′ 52″ O / 46.72056 °N, 7.06444 °O / 46.72056; 7.06444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2093
Areo 10,03 km²
Alteco 700 m super marnivelo
Poŝtkodo 1726
Komunumkodo 2192
Mapo de Farvagny
Mapo de Farvagny
Mapo de Farvagny
vdr

Farvagny estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2093 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Farvagny situas en la Friburga Mezlando, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo, ĉe la suda bordo de la rivero Glano. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Farvagny-le-Grand, Farvagny-le-Petit, Grenilles kaj Posat.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,03 km², de kiuj 20,8% estas kovritaj de arbaro, 66,0% servas por agrikulturo kaj 12,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Farvagny limas en nordo al Cottens, en nordnordoriento al Hauterive, en nordoriento al Corpataux-Magnedens, en oriento al Rossens, en sudoriento al Pont-en-Ogoz, en sudo al Vuisternens-en-Ogoz, en okcidento al Le Glèbe, kaj en nordokcidento al Autigny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En oriento tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj oriente de ĝi la svisa aŭtovojo A12. La alveturejo al la aŭtovojo troviĝas rekte oriente apud la komunumlimo sur la teritorio de Rossens. La vilaĝoj mem atingeblas per la vojo n-ro 1310 kaj aliaj flankaj vojoj. Pere de diversaj buslinioj la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Farvagny estis kreita la 1-an de januaro 1996 per kunigo de la antaŭaj komunumoj Farvagny-le-Grand, Farvagny-le-Petit, Grenilles kaj Posat.[3] La unua dokumenta mencio de Farvagny datiĝas el la jaro 1082 kiel Faverneis. La vilaĝoj de Farvagny apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Pont, kiun en la jaro 1483 aĉetis la urbo Friburgo kreante la Voktejon Pont-Farvagny. Post la disfalo de la Kastelo de Pont Farvagny-le-Grand en la jaro 1617 fariĝis la ĉefloko de la voktejo. Dum la Helveta Revolucio en 1798 la voktejo Farvagny restis fidela al Friburgo kaj luktis kontraŭ la helvetaj kaj francaj trupoj. Post la malvenko de la malnova reĝimo ĝi estis integrita al la distrikto Romont. Post ties malfondo en la jaro 1848la vilaĝoj de Farvagny estis integritaj al la distrikto Sarino.[4]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La katolika pastra preĝejo Sankta Vicenxo estis konstruita en la jaro 1888 ĝis 1892 sur la restaĵoj de malnova preĝejo. Vid-al-vide de la preĝejo situas la Kastelo Farvagny kun ronda turo, kiu en la jaro 1617 ĝis 1625 estis grandigita al vokta kastelo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]