Grenviĉa Meridiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua meridiano

La Grenviĉa Meridiano (aŭ fundamenta meridianounua meridiano) havas pro konvencio la longitudon nul. Ĝi estas la lineo de longitudo kiu iras tra la Observejo de Greenwich en Britio.

Ĝin akorde difinis en oktobro de 1884 en Vaŝingtono la prezidento de Usono, 41 delegitoj el 25 landoj, kiuj renkontiĝis por la Internacia Konferenco pri Meridianoj. Tiam oni interkonsentis pri la sekvaj principoj:

  1. La adopto de ununura sistemo de meridianoj mondnivele, kiu anstataŭu tiujn malsamajn jam ekzistintajn.
  2. La meridiano pasanta tra la plej grava instrumento por kontroli la trafikon estos la unua meridiano.
  3. Ĉiuj longitudoj, kaj oriente kaj okcidente, estos kalkulitaj ekde tiu ĉi meridiano de 0 al 180°.
  4. Ciuj Landoj adoptos la universalan daton.
  5. La universala tago komenciĝos je la noktomezo de Greenwich kaj mezuriĝos per horloĝo 24hora.
  6. La naŭtika kaj astronomia tagoj komenciĝos ĉie je la noktomezo konvencia.
La ruĝa lineo centre montras la unuan meridianon

La dua rezolucio, kiu ligis la meridianojn al Greenwich, estis aprobita de 22 landoj; nur unu malaprobis t.e. Domingo, nun Dominika Respubliko, kaj du detenis sin t.e. Francio kaj Brazilo. Francio ne adoptis la Grenviĉan Meridianon ĝis 1911.

Antaŭe, la meridiano de la insulo El Hierro (Kanarioj) estis uzita de la plejparto de la marameroj de Eŭropo. Konvencie oni difinis ĝin kiel meridiano 20° okcidente de Parizo (17° 39' 46" okcidente de Greenwich).

Aliaj meridianoj uzitaj pasinte estis: Romo (12° 27' 08.04" oriente de Greenwich), Kopenhago, Jerusalemo, Sankt-Peterburgo (Meridiano de Pulkovo, 30° 19' 42.09" oriente de Greenwich), Pisa, Parizo (2° 20' 14" oriente de Greenwich), kaj Philadelphia.

Ligiloj