Greso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
grespejzaĝo de la modera klimato
gresplanto kunradikoj
juna greso
per greso kovrata domo en Islando
sovaĝaj gresoj sur la monto Cloridenberg en Calvörde
gresoj ofte estas la unuaj plantoj, kiuj kreskas sur malnovaj konstruaĵoj.

Greso laŭ NPIV estas kolektiva nomo de „herbo de la familio Poacoj (gramineoj), uzata kiel furaĝo por brutoj kaj aliaj herbovoraj bestoj aŭ en ĝardenoj kiel herbotapiŝo“.

Greso estas la nutraĵbazo de multaj bestoj, precipe de remaĉuloj kaj ĉevaloj. ferma planta kovraĵo sur la grundo malgrandigas la erozion de la surfaco (denudado) La grundo apenaŭ erozias. Male, formiĝas humon.

Gresoj aperas unuafoje en kretaceo , sekve la erozio de la firma tero ŝanĝiĝis radikale.

Biologio[redakti | redakti fonton]

Botanike gresoj apartenas al la ordo de la Poaloj; la du plej gravaj grupoj estas Poacoj kaj Ciperacoj , respektive Junkacoj (Juncaceae),:

  • Poacoj (Poaceae) estas tutmonda plantfamilio kun multaj specioj kaj genroj. Ili apartenas al la unukotiledonaj plantoj kun tigo, kiu estas dividitaj per nodoj. Infloresko ofte estas spikograpolaroj kun malpompaj floroj. Al tiu familio ankaŭ apartenas bambusoideae-specioj, do ili ankaŭ estas gresoj, malgraŭ ke ili havas alian kreskoformon.
  • Ciperacoj havas tigojn, kiuj ne havas nodojn:

Uzado[redakti | redakti fonton]

Poacoj estas unu el la plej malnovaj utilplantoj de la homo. Ĉiuj grenoj (ekzemple tritiko, aveno, milio, maizo kaj rizo) estas poacoj. Kiel homa nutraĵo aŭ malrekte kiel furaĝo, la grenoj estas la nutraĵbazo de la homaro.

Greso kreskas sur verdejoj aŭ sur agroj (agrogreso). La bestoj manĝas ĝin tiel freŝa, kiel insilaĵon (gresinsilaĵo, fojninsilaĵo) aŭ kiel fojnon. Fojno ankaŭ estas uzata kiel substerkaĵo. Krome gresinsilaĵo estas uzata kiel substrato por fari biogason.

La greso kune kun la supra grundtavolo (turfoj) estis uzata por kovri tegmentojn[1][2] En la fino, la supraĵo ankaŭ kolektas pluvakvon efike kaj estas riĉa je specioj.[3].

rulturfrazeno sur piedpilka ludejo en Berlino
gresumantaj bestoj
Intensiva uzado sen flegado kaj sterkado kaŭzas erozion kaj detruon de la turfo, kiel ĉi tie sur pilkludejo
Trouzado de gresejo kaŭzas erozion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laduke, Winona. (1999) All Our Relations: Native Struggles for Land and Life. Cambridge, MA: South End Press. ISBN 0896085996. Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-12-21.
  2. Bison Conservation: Saving an Ecologically and Culturally Keystone Species. Duke University. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita April 13, 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2021-08-29.
  3. "Holistic Land Management: Key to Global Stability" by Terry Waghorn. Forbes. 20 December 2012.