Greta Garbo
Greta Garbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Greta Garbo | |||||
Naskonomo | Greta Lovisa Gustafsson | ||||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1905 en Ŝablono:Flagikono Stokholmo, Svedio | ||||
Morto | 15-an de aprilo 1990 en Ŝablono:Flagikono Novjorko, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito • rena malfunkcio vd | ||||
Tombo | Skogskyrkogården vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | angla • sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio • Usono vd | ||||
Alma mater | Dramatens elevskola vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Karl Alfred Gustafsson vd | ||||
Patrino | Anna Lovisa Johansdotter vd | ||||
Gefratoj | Sven Gustafsson • Alva Garbo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd | ||||
Laborkampo | aktoro vd | ||||
Aktiva en | Holivudo vd | ||||
Aktiva dum | 1920 - 1941 | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Greta GARBO (naskiĝis la 18-an de septembro, 1905, mortis la 15-an de aprilo, 1990) estis sveda aktorino. Ŝia origina nomo estis Greta Lovisa GUSTAFSSON.
Garbo naskiĝis en Stokholmo. Ŝian aktoran talenton malkovris la sveda reĝisoro Mauritz Stiller. En la jaro 1925 ambaŭ eklaboris en Hollywood, sed dum Stiller tie restis sensukcesa, Greta Garbo – kiu kontraste al multaj gekolegoj eĉ bonege majstris la transiron de mutaj al sonfilmoj – komencis eksterordinaran karieron. Plej ofte ŝi estis vidata en la rolo de mistera, nealirebla belulino. En la filmo Ninotchka (1939) ŝi surprizis la publikon per sia komedia talento, sed ŝia dua komedio The Two-faced Woman (1941) fiaskis. Tiu fakte eĉ estis ŝia lasta filmo: Post ĝia malsukceso Garbo subite deklaris la finon de sia filmkariero. Ĝis sia morto ŝi vivis tute retiriĝinte en Nov-Jorko.
Listo de filmoj
- Gösta Berlings Saga (Svedio, 1924)
- Die freudlose Gasse (Germanio, 1925)
- Anna Christie (Usono, 1930)
- Mata Hari (Usono, 1931)
- Grand Hotel (Usono, 1932)
- Queen Christina (Usono, 1933)
- Anna Karenina (Usono, 1935)
- Camille (Usono, 1936)
- Conquest (Usono, 1937)
- Ninotchka (Usono, 1939)
- The Two-faced Woman (Usono, 1941)
Ŝia patro - laŭ la libro Hetajro dancas de Eli Urbanová - estis esperantisto, kiun vizitis ĉeĥa esperantisto Jan Zemek. Sur la paĝo 152 ni legas: Hazardo tion volis, ke li vizitis esperantiston Gustavson ĝuste en tiuj tagoj, kiam alveturis ties filino. Ŝi havis nigrajn okulvitrojn… Al Jan ŝi ŝajnis iel konata … Ankaŭ mirigis lin, ke ŝi posedas tiom da kofroj… Tion li tamen ne ekpensis, ke ŝi estas "dia Greta" kaj ke ŝi alvojaĝis rekte el Holivudo! Ĝis ŝi aperis ĉe la vespermanĝo. Sen la okulvitroj, ŝminkita, tia, kiel oni spektas ŝin sur la ekrano. Tio estis surprizo! Tio estis skandalo! Gustavson skuiĝis de ridego! Poste Greta montris al Jan sian ĉambron. Da tiuj afiŝoj, da tiuj pligrandigoj sur la muroj! Kaj ĉie: Greta Garbo, Greta Garbo … Greta invitita de la sveda reĝo por ludi kun li tenison permesis al Jan akompani ŝin. La atendado estis longa, sed por Jan ne gravis, almenaŭ li povis senĝene trarigardi la reĝan galerion …
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.gretagarbo.de.vu The Berlin-Garbo Archiv greke http://www.greta-garbo.de/galerie.html greke http://www.greta-garbo.de greke http://ent.sina.com.cn/s/u/2002-09-18/1020101288.html grekeGarboForever: The Legend lives on - German website (Material about the Filmlegend Greta Garbo … Biography, Filmography, Stamps, Coins, Magazincover, Tabacco cards, Postcards ..........) greke "Greta Garbo in den Ferien" by Martin Munkácsi