Grigorij Abramoviĉ Ŝajn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grigorij Abramoviĉ Ŝajn
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1892 (1892-04-07)
en Odeso,  Rusia Imperio
Morto 4-an de aŭgusto 1956 (1956-08-04) (64-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Tombo Golubozalivo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Perm • Universitato de Tartu vd
Familio
Edz(in)o Pelageja Fjodorovna Ŝajn vd
Profesio
Okupo astrofizikisto • astronomo • universitata instruisto vd
Laborkampo astronomioastrofizikospektroskopio vd
Aktiva en Ŝtata Universitato de Perm vd
Doktoreca konsilisto Konstantin Pokrovsky vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grigorij Abramoviĉ ŜAJN (Григорий Абрамович Шайн ; naskiĝis la 19-an de aprilo 1892 en Odesa, mortis la 4-an de aŭgusto 1956 en Moskvo) estis sovetia astronomo Li estis edzo de Pelageja Fjodorovna Ŝajn, ankaŭ sovetunia astronomino.

Li ricevis diplomojn de la universitatoj de Tartu, de Permjo kaj Tomsk.

Li laboris en la Simeiza observatorio de 1925 al 1945 kaj estis direktoro de tiu observatorio ĝis 1952.

Li studis la spektojn de la steloj kaj la fizikon de la nebulozoj. Li malkovris novajn nebulozojn kaj la nenormalan abundon de 13C en la stelaj atmosferoj.

Kun Vladimir Albickij, li katalogis la radialajn rapidojn de ĉirkaŭ 600 steloj. Kun Otto Struve, li studis la rotacian rapidon de steloj kaj montris ke junaj steloj rotaciias dekoble pli rapide ol Suno ; li emfazis la gravecon de tiu fakto koncern'al la stela evoluo.

Li malkovris tri asteroidojn kaj kunmalkovris la neperiodan kometon C/1925 F1 (Ŝajn-Comas Sola).

La Minor Planet Center kreditis lin pri siaj astronomiaj malkovroj sub la nomo G. Shajn, li estas konata ankaŭ sub la nomo Schajn [mankas fonto].

Malkovritaj asteroidoj : 3
1057 Wanda 16-a de aŭgusto 1925
1058 Grubba 22-a de junio 1925
1709 Ukraina 16-a de aŭgusto 1925

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li estis :

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al :

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]