Grigorij Sijatvinda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Grigorij Sijatvinda
Сиятвинда Григорий.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1970 (1970-04-26) (51-jara)
en Tjumeno
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Boris Shchukin Theatre Institute
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoroprezentisto • televida prezentisto • televida aktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Grigorij Devidoviĉ Sijatvinda (ruse Григорий Дэвидович Сиятвинда; n. la 26-an de aprilo 1970, Tjumeno, Sovetunio) estas rusia teatra kaj kina aktoro, laŭreato de la Ŝtata Premio de Rusio (2003)[1], ricevinto de la titolo Estimata Artisto de Rusio (2006)[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 26-an de aprilo 1970 en Tjumeno. Pli korekta transskribo de lia familinomo estus Sjatuinda, sed okazis eraro kaj li ricevis la nunan familinomon. En pasporto li estis registrita kiel ruso[3]. En adolesko li deziris ŝanĝi la familinomon al tiu de sia avo Gorbatov, sed poste rezignis je tio[4].

La gepatroj geedziĝis kaj loĝis en Ĥarkivo, Ukraina SSR, kie ili studis en universitato (la patrino en matematika fakultato, kie ŝi obstine klopodis abiturientiĝi dum kvar jaroj, kaj la patro en kuracista fako). Post kiam la patro finis la studadon, li translokiĝis al Zambio por aranĝi ĉion por la familia vivo kaj la patrino sen fini la universitaton revenis al Tjumeno por naski la bebon. Poste ili flugis al la patro kaj de la dua ĝis la kvina vivojaro Grigorij loĝis kun siaj gepatroj en Zambio, en komunloĝejo[5]. Kun aliaj familianoj li parolis en la angla, do bone lernis la lingvon. Li diras ke tute ne memoras la patron. Poste la gepatroj disiĝis kaj li revenis kun la patrino al Tjumeno. La patrino pretus resti en Zambio, sed laŭ loka leĝo post la divorco la filo devas resti kun la patro. Ŝi alfrontis malfacilaĵojn reveni al Sovetunio, do enmiksiĝis ŝia patro, veterano de la Dua mondmilito, kiu venis al la Ministerio pri defendo en Moskvo kaj petis helpon de la aŭtoritatoj. Pri Zambio li diras ke almenaŭ tiutempe tio estis komforta lando kun vivnivelo pli alta ol en Sovetunio[6]. Oficiale liaj gepatroj divorcis kiam li havis 15 jarojn[4].

En Tjumeno ili loĝis en eta apartamento en la malnova domo de la Stalin-periodo en strato Maurice Thorez, kun geavoj kaj praavino. En 1987 la familio transloĝiĝis al la 1-a Transrivera mikrodistrikto[7]. La patrino poste edziĝinis denove al la tjumena pentristo Anatolij Kvasnevskij[8] kaj li havis sufiĉe bonan rilaton kun bopatro, sed sia vera edukisto konsideras avon. Li ne havas gefratojn laŭ la patrino. Dum du jaroj, pasigitaj en Tjumeno, li komplete forgesis la anglan, do lernis ĝin denove en la prestiĝa lernejo N 21, kiu specialiĝis pri instruado de la angla.

Li estis la sola afrikdevenulo en la urbo kaj poste rememoris, ke troa atento ĝenis lin[3][9]. Tamen li diras ke samlernejanoj simpatiis al li kaj li estis aktivulo en la lernejo, okupis diversajn postenojn. Sed tute libere li eksentis sin nur en Moskvo, kie komprenis ke en la urbego neniu atentas lin. Li mem konsideras sin ruso[10].

Eksteraj objektoj
Portreto de la juna Grigorij fare de tjumena pentristo

Li lernis tre bone, ĉiam havis nur la plej altajn poentojn kaj finis la lernejon kun unusola "4" (laŭ kvinpoenta sistemo) pri fizika kulturo, do nur iom sen atingi arĝentan medalon[10]. Ekde la 12-a vivojaro kvar jarojn li frekventis la draman sekcion en la Domo de Junpioniroj. Ĝia gvidanto Tamara Nikolajevna prognozis al li bonan aktoran karieron kaj sugestis veturi al Moskvo por studi en profesia aktora lernejo. Li rememoras ŝin tre dankeme kaj ĉiam vizitas, vojaĝante al Tjumeno[11]. En tiu sekcio li unuan fojon aktoris, ludante Ivanĉjon en fabelo "Du aceroj".

Citaĵo
 Меня нарядили в косоворотку, шароварчики, сапожки, основательно напудрили лицо и волосы. У меня не было комплексов — давайте попудрюсь, раз надо. Зато мама сидела на премьере в ужасе: как зрители отреагируют на Иванушку, который больше похож на Максимку из одноименного фильма? Все обошлось: дети не заметили подвоха, взрослые за их спинами немного похихикали, а потом всех увлек сюжет. Второй раз меня даже пудрить не стали.   Oni vestis min en rusan ĉemizon, ŝarovaron, botojn, forte pudris la vizaĝon kaj la harojn. Mi ne havis kompleksojn — mi pudru min se necese. Tamen la panjo sidis dum la premiero terurita: kiel la spektantoj reagos al Ivanĉjo, kiu pli similas al Maksimĉjo el samnoma filmo? Ĉio estis bone: la infanoj ne rimarkis problemon, la plenkreskuloj malantaŭ iliaj dorsoj iom hihiis, kaj poste ĉiujn kaptis la historio. La duan fojon oni eĉ ne pudris min. 
— Grigorij Sijatvinda[6]

Li rememoris, ke post spekti la filmon "D'Artagnan kaj tri muskedistoj"ru kie D'Artagnan-on ludis la fama artisto Miĥail Bojarskij, li definitive decidis iĝi aktoro[9]. Li tre ŝatis ankaŭ la filmon "Servisto de du mastroj", en kiu ludis Konstantin Rajkin[11]. Li vizitis ankaŭ muziklernejon, sed por mallonge[8].

Post fini lernejon li abiturientiĝis en la Tjumena Industria Universitato ĉe fakultato de teknika kibernetiko, fako "aŭtomatiko kaj telemekaniko", ĉar en lernejo li konatiĝis kun programado kaj ekŝatis ĝin. Sed post duonjaro li venis al tiea studenta teatro kaj tio iĝis lia ĉefa okupo[10][11]. Post la unua lernojaro li estis rekrutita (kiel atinginta rekrutaĝon) kaj dum 14 monatoj militservis en vilaĝo Peĉi en Belorusa SSR en tanka lernotrupo[10]. Ankaŭ en la armeo li estis konsiderata inter plej bonaj soldatoj kaj eĉ atingis rangon de ĉefsoldato (ruse ефрейтор)[3] kaj poste serĝento[12]. Post reveni al la universitato li studis ĝis la tria studojaro, sed ne tre entuziasme, poste malsukcesis ĉe ekzamenoj kaj estis eksigita[11]. Post tio en 1992 tri monatojn li laboris en loka televidkompanio "Region-Tjumen" kiel asistanto de reĝisoro[10][13]

Aktora kariero[redakti | redakti fonton]

Post tio li decidis komenci aktoran karieron kaj abiturientiĝis en la Teatra Lernejo de Boris Ŝĉukin (Moskvo), ĉe kurso de Alla Kazanskaja, kiun li finis en 1995. Unue li malsukcesis trapasi la ekzamenon, do provis sin ankaŭ ĉe la VGIK ĉe la kurso de Armen Dĵigarĥanjan, sed poste revenis al la unua lernejo kaj sukcesis[10]. Li rememoras, ke ekzamenintoj iom dubis pri lia estonta kariero, ĉar nigrulaj roloj maloftas en la rusiaj teatro kaj kino. En la universitato li estis tre fervora kaj gvidis interalie sian studentan grupon. Jam dum studado li eklaboris en la Teatro de Vaĥtangov, kie en 1994 li unuafoje partoprenis en spektaklo "Mi ne plu konas vin, kara" (ruse Я тебя больше не знаю, милый) de reĝisoro Roman Viktjuk. Post fini la lernejon li eklaboris kiel aktoro en la teatro Satirikon kun kies estro Konstantin Rajkin li konatiĝis dum lia vizito al la lernejo. Ili kunlaboras tre bone, havas similajn vidpunktojn kaj ofte oni eĉ mokas lin kiel ĝemelon de la reĝisoro, aludante ankaŭ al ekstera simileco[9].

Grigorij Sijatvinda dum skermo-ekzercado. Moskvo, Rusio. 2012.

En 1997 li debutis en kino, aperinte en la komedia filmo de reĝisoro Valerij Ĉikov "Ne stultumu..." (ruse Не валяй дурака…). Li ludis Vasilij, filon de forĝisto. En 1999 li aperis en melodramo "Tiaj liberaj papilioj" (ruse Такие свободные бабочки), en 2001 — en televidserioj "Rostov-paĉjo" (ruse Ростов-папа) kaj "Mamuka" (ruse Мамука)[9].

En 2003 li por mallonge estis prezentisto de la televidprogramo "Mateno" ĉe NTV (ruse Утро)[9].

En 2005 li ludis banditon laŭ kromnomo Melongeno (ruse Баклажан) en la populara filmo "Blindludo" (ruse Жмурки). Lia rolulo en scenaro estis priskribita kiel ekstreme nigra, pro kio la reĝisoro unue rifuzis lin, dirinte ke li estas "kafo kun lakto", do malkongruas al la necesa bildo. Sed li dum certa tempo vizitadis solarion, ŝokante ties servistaron, sed fine ricevis la rolon[4].

Sekvis krima dramo "Mortiga forto — 6" (ruse Убойная сила — 6) kaj en 2007 la fantasta agfilmo "Paragrafo 78" (ruse Параграф 78) kie li ludis aventuriston Fesivalo (ruse Фестиваль)[9].

En 2007 li partoprenis en la televidspektaklo "Glacia periodo" (ruse Ледниковый период) en la Unua Televidkanalo kaj aperis en muzikfilmeto por kanto "Virina somero" (ruse Бабье лето) de kantistino Slava. Sekvis roloj en la filmoj "Ĉampiono" (ruse Чемпион) en 2008 kaj "Repago" (ruse Возмездие) en 2011[9].

En 2015-2019 li ludis hotelestron Miĥail Ĝekoviĉ en la televidserio "Kuirejo" (ruse Кухня), poste en la tlevidserioj "Hotelo Eleon" (ruse Отель Элеон) kaj "Grand" (ruse Гранд)[14].

Premioj[redakti | redakti fonton]

La teatra premio "Mevo" en la kategorio "Rompo" (1999).

La premio "Idolo" en la kategorio "Espero de la jaro" (2000) pro plenumo de 14 roloj en spektaklo "Kvarteto".

La Ŝtata Premio de Rusio (2003)[1].

La titolo Estimata Artisto de Rusio (2006)[2].

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Li nomas sin homo tre fermita, evitanta publikan vivon. Por rolo en la filmo "Ŝoseo M7" (ruse Трасса М7) li devis ekhavi orelringon, do finfine faris tion pri kio kaŝe delonge revis. Li deziris fari ankaŭ plurajn tatuojn, sed post aŭdi dum iu aranĝo ke ĉeestintaj virinoj konfuzis lin kun repkantisto Timati, li rezignis je tiu ideo[15].

Li edziĝis komence de 2007 al dancistino kaj koreografo Tatjana, kiu estas dek jarojn malpli aĝa ol li. Ili konatiĝis dum filmado de la filmo "Kinofestivalo" (ruse Кинофестиваль) en 2006. En tiu ĉi filmo li ludis ministron, kiu devis danci kun du baletistinoj, unu el kiuj estis Tatjana. Post du monatoj ili renkontiĝis denove ĉe filmado de la filmo "Kompatinda etulino" (ruse Бедная крошка). Post duonjaro ili ekloĝis kune kaj poste geedziĝis[9]. Ili ne havas infanojn.

Malsame ol ŝi, Grigorij ne speciale interesiĝas pri sporto (kvankam en 2012 gajnis oran medalon en sportkonkurso pri sceneja skermado, kie li reprezentis Kazaĥion)[16], ŝatas mastrumi sian apartamenton en Moskvo, legi librojn, promeni en parkoj, fiŝkapti kaj preferas kviete ripozi kun familianoj ol festeni kun gastoj. Li ŝatas kuiri, speciale la ukrainajn pladojn. Li kredas je mistiko kaj aŭguraj signoj[11][9].

La patro de Grigorij poste transloĝiĝis al Londono, kie edziĝis denove. Li havis infanojn de alia edzeco, ili loĝas en Londono kaj aliloke[17]. Aliaj parencoj loĝas en Afriko kaj Eŭropo. Sume li havis naŭ gefratojn kaj diris, ke malgraŭ tio ke la patro forlasis ilin ĉiujn junaĝe, ili ĉiuj amegas lin, kio lin bone impresis[16]. La patro renkontiĝis kun Grigorij nur unufoje, kiam li veturis al Tjumeno kaj li jam havis 12 jarojn. Li fojfoje sendis donacojn kaj leterojn al sia malnova familio. Li mortis en 2013[6].

Foje li partoprenis filmadon en Sud-Afriko, sed malgraŭ siaj atendoj eksentis nenian ligon al ĝi. Li rememoris ke lokaj nigruloj konsideris lin blankulo[6].

Li estas relative malalta (168 cm)[15].

Kreado[redakti | redakti fonton]

Teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Teatro de Vaĥtangov[redakti | redakti fonton]

  • 1994 — "Mi ne plu konas vin, kara" (ruse Я тебя больше не знаю, милый)

Teatro Satirikon[redakti | redakti fonton]

  • 1996 — Romeo kaj Julieto (ruse Ромео и Джульетта)
  • 1996 — "Trigroŝa opero" (ruse Трёхгрошовая опера)
  • 1997 — "Tiaj liberaj papilioj" (ruse Такие свободные бабочки)
  • 1997 — "Kjoĝinaj kvereloj" (ruse Кьоджинские перепалки)
  • 1998 — Hamleto (ruse Гамлет)
  • 1998 — "Ĵak kaj lia mastro" (ruse Жак и его господин)
  • 1999 — "Kvarteto" (ruse Квартет)
  • 2001 — "Chantecler" (ruse Шантеклер)
  • 2002 — Makbeto (ruse Макбет)
  • 2003 (la dua premiero — 2009) — "Profita loko" (ruse Доходное место)
  • 2004 — "Maskerado" (ruse Маскарад)
  • 2005 — "Ridinda mono" (ruse Смешные деньги)[18]
  • 2009 — «Тополя и ветер»
  • 2014 — «Лондон Шоу»
  • 2014 — «Однорукий из Спокана»

Malferma teatro[redakti | redakti fonton]

  • 2001 — "Vira sezono" (ruse Мужской сезон)

Centro de dramo kaj reĝisorado[redakti | redakti fonton]

  • 2001 — "Woyzeck" (ruse Войцек)[19]

Alia teatro (Moskvo)[redakti | redakti fonton]

  • 2009 — "Rosencrantz kaj Guildenstern estas mortaj" (ruse Розенкранц и Гильденстерн мертвы)[20][21]

Moskva drama teatro de Puŝkin[redakti | redakti fonton]

  • 2012 — "Respeguloj aŭ la Vera" (ruse Отражения, или Истинное)[22]
  • 2016 — "Domo kiun konstruis Swift" (ruse Дом, который построил Свифт)

Teatro Ateliero[redakti | redakti fonton]

  • 2017 — "Gastejestrino" (ruse Трактирщица)[23] — laŭ teatraĵo "Kavaliro" fare de Carlo Goldoni

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Aktoro[redakti | redakti fonton]

  • 1997 — "Ne stultumu..." (ruse Не валяй дурака…) — Vasja Selivanov, filo de Filimonov
  • 2001 — "Mamuka" (ruse Мамука)
  • 2001 — "Rostov-paĉjo" (ruse Ростов-папа)
  • 2002 — "Neeble verdaj okuloj" (ruse Невозможные зелёные глаза) — Gijom Bubutika, studento-afrikano
  • 2002 — "Mondumaj kronikoj" (ruse Светские хроники)
  • 2002 — "Spartak kaj Kalaŝnikov" (ruse Спартак и Калашников) — Tom
  • 2003 — "La Savinto sub betuloj" (ruse Спас под берёзами) — Ljoŝa, amiko de Ljuba
  • 2005 — "Blindludo" (ruse Жмурки) — "Melongeno"
  • 2005 — "Granduloj" (ruse Крупногабаритные) — s-ro McKinlay
  • 2005 — "Mortiga forto" (ruse Убойная сила 6) — Ngubijev (serio "Kabo de Bona Espero", ruse Мыс Доброй Надежды)
  • 2006 — "Kompatinda etulino" (ruse Бедная крошка) — princo
  • 2006 — "Kinofestivalo" (ruse Кинофестиваль) — Abu Ŝahid
  • 2006 — "Oficiroj" (ruse Офицеры) — Doc
  • 2007 — "Paragrafo 78" (ruse Параграф 78) — "Festivalo"
  • 2007 — "Unu amo por miliono" (ruse Одна любовь на миллион) — Maksimĉjo
  • 2007 — "Artistoj" (ruse Артисты) — Jeremija
  • 2008 — "Ĉampiono" (ruse Чемпион) — James Camel Kobbi, futbalisto el Sieraleono
  • 2008 — "Ŝoseo M8" (ruse Трасса М8) — s-ro White
  • 2009 — "Pistolo de Stradivari" (ruse Пистолет Страдивари) — Vovĉjo
  • 2010 — "Repago" (ruse Возмездие) — Denis
  • 2010 — "Fabelo. Estas" (ruse Сказка. Есть) — magiisto-prezentisto
  • 2010 — "Drinkis, Fumis" (ruse Пилъ. Курилъ.) — Valĉjo, murdisto el la 1990-aj
  • 2011 — "All inclusive, aŭ Ĉio inkluzivigita" (ruse All inclusive, или Всё включено) — Karaduman
  • 2011 — "Agnoskoj" (ruse Откровения) — sponsoro Muromov
  • 2012 — "Rendevuo" (ruse Свидание) — Kucenko
  • 2012 — "Granda ridaĉo" (ruse Большая ржака) — fianĉo
  • 2012 — "Gvidanto de divershaŭtuloj" (ruse Вождь разнокожих) — Stasik Ĵan-Batistoviĉ
  • 2012 — "Kuriero el "Paradizo" (ruse Курьер из «Рая») — Kolĉjo
  • 2012 — "Festo en fermiteco" (ruse Праздник взаперти) — Slava Belkin
  • 2013 — "Ĉio inkluzivigita 2" (ruse Всё включено 2) — Karaduman
  • 2013 — "Simpla vivo" (ruse Простая жизнь) — Pier
  • 2013 — "La plej longa tago" (ruse Самый длинный день) — García
  • 2015—2016 — "Kuirejo" (ruse Кухня) — Miĥail Ĝekoviĉ Gebreselassije, estro de la hotelo Eleon
  • 2016—2017 — "Hotelo Eleon" (ruse Отель Элеон) — Miĥail Ĝekoviĉ Gebreselassije, vic-estro de la hotelo Eleon
  • 2017 — "Fuĝinto" (ruse Беглец) — Grigorij
  • 2018—2019 — "Grand" (ruse Гранд) — Miĥail Ĝekoviĉ Gebreselassije, vic-estro de la hotelo Grand Lion
  • 2018 — "Alveninto" (ruse Пришелец) — televidisto Griŝa Star
  • 2019 — "Sekto" (ruse Секта) — advokato Piĉugin
  • 2019 — "Kuirejo. Milito pri hotelo" (ruse Кухня. Война за отель) — Miĥail Ĝekoviĉ Gebreselassije, estro de la hotelo New Eleon

Voĉigo kaj dublado[redakti | redakti fonton]

  • 1985 — "Granda aventuro de Pee-wee" — Pee-wee German (Paul Reubens)
  • 1995 — "Ace Ventura: Hejmbesta detektivo" — kelkaj viraj roluloj
  • 1997 — "Teorio de komploto" — agento Lowry
  • 1998 — "Soldato" — Caine 607 (Jason Scott Lee)
  • 1998 — "Paĉjo de sur afiŝo" — Nigel
  • 1999 — "La koruptulo" — detektivo Daniel "Danny" Wallace (Mark Wahlberg)
  • 1999 — "Krucmilito" — Kevin
  • 2000 — "La familiano" — Cash (Don Cheadle)
  • 2001 — "Traaj vundoj" — Latrell Walker (DMX)
  • 2003 — "Kuglorezista monaĥo" — sennoma monaĥo (Chow Yun-Fat)
  • 2016 — "Moana" — Мауи
  • 2018 — "Ŝehrazad. Nerakontitaj historioj" — ĝino Halil

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Указ Президента Российской Федерации от 06.07.2006 г. № 684 "О награждении государственными наградами Российской Федерации" (ruse). la Administracio de la Prezidanto de Rusio (2006-07-06). Arkivita el la originalo je 2018-09-21. Alirita 2020-06-11.
  2. 2,0 2,1 Указ Президента Российской Федерации от 12.06.2004 г. № 766 "О присуждении Государственных премий Российской Федерации в области литературы и искусства 2003 года" (ruse). la Administracio de la Prezidanto de Rusio (2004-06-12). Arkivita el la originalo je 2019-09-30. Alirita 2020-06-11.
  3. 3,0 3,1 3,2 Ярослав Щедров (2007-06-07)Звезды вышли в цвет (ruse). Moskovskij Komsomolec. Arkivita el la originalo je 2018-10-01. Alirita 2020-06-11.
  4. 4,0 4,1 4,2 Инесса Ланская (2007-12-20)Григорий Сиятвинда сбежал из Замбии (ruse). Экспресс-Газета. Arkivita el la originalo je 2019-09-27. Alirita 2020-06-11.
  5. Цвет нации: Григорий Сиятвинда (ruse). Sobaka.ru (2006-04-02). Arkivita el la originalo je 2019-11-14.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Григорий Сиятвинда — биография, информация, личная жизнь (ruse). Штуки-дрюки. Arkivita el la originalo je 2019-11-22. Alirita 2020-06-11.
  7. Интервью с Григорием Сиятвиндой (ruse). Restoracia reto "Maksim" (2018-11-06). Alirita 2020-06-11.
  8. 8,0 8,1 Дарья Власова (2018-10-13)Юрий Башмет: Я могу загрузить публику по-черному! Но я не садист (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-09-14. Alirita 2020-06-12.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 9,8 Григорий Сиятвинда (ruse). Rustars.tv. Alirita 2020-06-11.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 Татьяна Демидова (2002-07-24)Григорий Сиятвинда: “Без паспорта — ни шагу!” (ruse). Vashdosug.ru. Alirita 2020-06-11.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Елена Тришина (2003-10-12)Синтетический Гриша (ruse). Ogonjok. Arkivita el la originalo je 2019-02-25. Alirita 2020-06-11.
  12. Где в Советской Армии служил актер Григорий Сиятвинда и что он рассказал о дедовщине (ruse). Yandex Dzen (2020-04-10). Alirita 2020-06-11.
  13. Алексей Косенчук (2016-03-10)Актёр из Тюмени Григорий Сиятвинда покинет «Кухню» ради «Отеля» (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2020-06-11.
  14. Анастасия Быкова (2016-09-24)Завершились съемки спин-оффа "Кухни": новые кадры сериала "Отель Элеон" (ruse). Hello!. Arkivita el la originalo je 2019-08-24. Alirita 2020-06-11.
  15. 15,0 15,1 Мария Сперанская (2007-10-24)Григорий Сиятвинда: «Жена за руку отвела меня в салон пирсинга» (ruse). Gazetaby.com. Alirita 2020-06-11.
  16. 16,0 16,1 Юлия Сонина (2016-11-27)Григорий Сиятвинда: об отце, любимой женщине и роли в новом сериале «Отель «Элеон» (ruse). Alirita 2020-06-11.
  17. Сергей Ефимов (2017-05-11)Григорий Сиятвинда: «Было время, я хотел взять русскую фамилию — мамину». Teleprograma.pro. Arkivita el la originalo je 2019-09-03. Alirita 2020-06-11.
  18. Смешные деньги. Сатирикон. Пресса о спектакле (ruse) (2005-10). Arkivita el la originalo je 2018-10-02. Alirita 2020-06-12.
  19. "Войцек". Центр драматургии и режиссуры. Пресса о спектакле (ruse) (2001). Arkivita el la originalo je 2018-10-02. Alirita 2020-06-12.
  20. Розенкранц и Гильденстерн мертвы (ruse). Alia teatro. Arkivita el la originalo je 2019-11-18. Alirita 2020-06-12.
  21. Розенкранц и Гильденстерн мертвы. Другой театр. Пресса о спектакле (ruse) (2009). Arkivita el la originalo je 2018-10-02. Alirita 2020-06-12.
  22. «Отражения, или Истинное» (ruse). La Moskva teatro de Puŝkin. Arkivita el la originalo je 2020-06-03. Alirita 2020-06-12.
  23. «Трактирщица» (ruse). Teatro Ateliero. Arkivita el la originalo je 2019-11-13. Alirita 2020-06-12.