Griko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La griko estas nov-greka dialekto. Oni ankoraŭ parolas tiun dialekton en la suda parto de Italio (historia regiono "Magna Grecia"). La grekoj nomas tiun lingvon Katoitaliótika (greke Κατωιταλιώτικα, "suda itala") aŭ Kalabrian dialekton.

La du malgrandaj grekaj komunumoj ankoraŭ nun parolantaj ĝin troviĝas en la regionoj de Kalabrio kaj Apulio kaj la lokaĵo de Salento. La salenta areo konsistas el 9 urbetoj "Grecìa Salentina". En Kalabrio oni nomas tiun areon "Bovesia".

La origino de tiu greka dialekto en Italio devenas de la epoko de la greka kolonio "Magna Grecia". Tiu itala dialekto tre similas al la greka-dorika dialekto. Dancado, kantoj, muzikaĵoj, poemoj en tiu dialekto estas famaj en Italio kaj Grekio.

La itala Parlamento rekonis tiun komunumon kiel "grekan komunumon de la Salento", kiel etnan lingvan grupon.

Ekzemplo de teksto en griko

de Kalinifta,grika kanto:

Grika

Εβώ πάντα σε σένα πενσέω,
γιατί σένα φσυχή μου 'γαπώ,
τσαι που πάω, που σύρνω, που στέω
στην καρδιά μου πάντα σένα βαστώ.
Ebow panta se sena pensèow,
ghiatì sena phsikhèy mou gapòw,
Tsai pou paow, pou syrnow, pou steow
steyn kardià mou panta sena bastòw.

moderna greka

Εγώ πάντα εσένα σκέφτομαι,
γιατί εσένα ψυχή μου αγαπώ,
και όπου πάω, όπου σέρνομαι, όπου στέκομαι,
στην καρδιά μου πάντα εσένα βαστώ.

itala

Io ti penso sempre,
perché ti amo, anima mia,
e ovunque andrò, in qualsiasi cosa sarò trascinato, ovunque io mi trovi,
ti porterò sempre dentro al mio cuore.

esperanta

Mi ĉiam pensas al Vi,
ĉar mi amas Vin, animo mia,
ĉie vi iros, en ĉiuj aĵoj kunportita mi estos, kie ajn estos mi,
mi portos vin ĉiam en mia koro.

Ligiloj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.greciasalentina.org