Grimaldi Forum
Etoso
Grimaldi Forum | |||
---|---|---|---|
arkitektura strukturo | |||
Estiĝo | 2000 | ||
Malfermo | 2000 | ||
Lando | Monako vd | ||
Situo | Montekarlo | ||
Adreso | 10 avenue Princesse Grace | ||
Situanta sur | Avenue Princesse Grace | ||
Situo | |||
Geografia situo | 43° 44′ 37″ N, 7° 25′ 54″ O (mapo)43.7436111111117.4316666666667Koordinatoj: 43° 44′ 37″ N, 7° 25′ 54″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | http://www.grimaldiforum.com | ||
Grimaldi Forum, Monako, estas moderna konferencejo kaj ekspoziciejo marborde de la plej orienta plaĝa distrikto de Monako, nomata Larvotto. La baleto de Montekarlo kaj la filharmonia orkestro de Montekarlo regule prezentiĝas tie, sed krome la ejo ankaŭ estas loko por pliaj koncertoj, konferencoj kaj ekspozicioj.
Dum la renovigo de la Salono Garnier de la Operejo de Montekarlo en la jaroj 2004 kaj 2005, operoj estis prezentitaj en la Princa Salono aŭ france Salle des Princes en la konferencejo Grimaldi Forum. La konferencejo ankaŭ estas la ĉiujara loko de lotumoj pri konsisto de la grupaj fazoj de la konkursoj Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj Eŭropa Ligo de UEFA.