Saltu al enhavo

Griza imperikolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza imperikolombo
ssp. pickeringii
ssp. pickeringii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Specio: Griza imperikolombo

D. pickeringii

Ducula pickeringii
(Cassin, 1855)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza imperikolombo (Ducula pickeringii) estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estas specio de specikomplekso Aenea, kiu enhavas pli ol 20 samgenrajn speciojn. Ĝi estas granda imperikolombo endemia de la insuloj de Indonezio kaj Filipinoj, nome Sulua insularo, Miangas kaj Talaud-insuloj. Ĝi estas specialisto de malgrandaj insuloj kie iliaj naturaj vivmedioj estas tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj plantejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto kaj taksonomio

[redakti | redakti fonton]

eBird priskribas la birdon jene:

Citaĵo
 Granda kolombo kun eleganta, silkeca aspekto. Glata, perle griza malsupre kun malhelgrizaj flugiloj, dorso kaj vosto (la unuaj du povas aspekti irizece verdecaj en bona lumo). Rimarku ankaŭ malfortan blankan okulringon. Povas esti konfuzita kun Verda imperikolombo, sed Griza estas multe pli senkolora kaj malhelflugila. Loĝanto de arbarkovritaj enmaraj insuloj, kie ĝi estas tipe renkontita unuope aŭ duope supren en la kanopeo. Kanto estas malalta, tondra "KoOOOooouh".[1] 

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis tri subspeciojn nome la jenaj:

  • D. p..pickeringii – en insuletoj ĉe Norda kaj Nordorienta Borneo kaj insuletoj de la Sulua Maro el Balabac, Cagayancillo kaj insulo Sulu.
  • D. p. langhornei – en Okcidenta Bolod, Orienta Bolod kaj Loran; pli pala kun pli markita blanka okulringo.
  • D. p. palmasensis – en Miangas kaj Talaud-insuloj; pli pala kaj malpli rozkoloto en malsupraj partoj.

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Oni rimarkis, ke ĝi manĝas fruktojn de figoj kaj de kanangaj arboj. Kutime vidata unuope aŭ duope. Ĝi foje rilatas kun Verda imperikolombo kaj Dukolora imperikolombo. Oni ne scias multe pri ĝiaj reproduktaj kutimoj sed ino kun evoluanta ovo interne estis kaptita en januaro en Miangas. Junuloj estis kolektitaj en julio en Sabaho.[2]

Habitato kaj konservostatuso

[redakti | redakti fonton]
Kaptiteca ekzemplero en Ninoy Aquino Parks and WIldlife Center.

Iliaj naturaj vivmedioj estas tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj, praarbaroj, duarangaj arbaroj kaj kultivitaj areoj kun arboj. Oni scias malmulte pri ĝiaj movoj. Ĝi laŭdire loĝas sur kelkaj nordaj Borneaj insuloj, sed certe moviĝas inter filipinaj insuloj, kaj variis en abundo de 1995 ĝis 1997 sur Karakelang, Indonezio. Kiel aliaj malgrand-insulaj specialistoj, ĝi supozeble vagas serĉante manĝaĵon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]