Saltu al enhavo

Griza kornbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza kornbekulo
Masklo
Masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Koracioformaj birdoj
Familio: Buceredoj
Genro: Lophoceros
Specio: L. nasutus
Lophoceros nasutus
Karolo Lineo, 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza kornbekulo - latine Lophoceros nasutus - estas specio el la klaso de birdoj. Ĝi estas el la ordo de koracioformaj birdoj kaj familio de buceredoj (latine Bucerotidae) aŭ kornobekuloj, kaj estas unu el kvin specioj de la genro latine nomata Lophoceros. La specion unue priskribis la zoologo Karolo Lineo en 1766.

Ĝi estas disvastigata loĝanta reproduktulo en multo de sub-Sahara Afriko kaj eĉ sudokcidento de la Araba Duoninsulo. La afrika griza kornbekulo fuĝis aŭ estis intence liberigita en Florido, Usono, sed ne estas pruvoj ke la populacio estas reproduktanta kaj eble pluas nur pro kontinuaj liberigoj aŭ fuĝoj.

Estas du agnoskitaj subspecioj, nome la jenaj:

  • L. n. nasutus (Linnaeus, 1766) — plej norda: Senegalio kaj Gambio ĝis Etiopio, centra Kenjo, kaj sudokcidenta Arabio
  • L. n. epirhinus (Sundevall, 1850) — plej suda: suda Ugando kaj suda Kenjo ĝis norda Sudafriko