Griza niktibio
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Nyctibius griseus (Gmelin, JF, 1789) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Griza niktibio (Nyctibius griseus), ankaŭ Ordinara niktibio, kakuj aŭ urutau estas specio de niktibioj kaj ĝi estas vaste distribuata tra suda Centra Ameriko kaj ĉefe en Suda Ameriko. Tre simila al strigoj, ĉi tiu specio estas noktula. Ĝi predas grandajn insektojn, kiujn ĝi kaptas per flugosaltoj de altaj ripozejoj. Ĝi elstaras pro sia grando, flavaj okuloj kaj larĝa buŝo. Niktibioj estas noktulaj kaj estas rilataj al kaprimulgoj kaj podargoj. Al ili mankas la karakteraj bridaj harecplumetoj ĉirkaŭ la buŝo, kiujn havas la veraj kaprimulgoj.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Grizan niktibion formale priskribis en 1789 la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj kaprimulgecaj specioj en la genron Caprimulgus kaj stampis la duvortan nomon Caprimulgus griseus.[2] Gmelin bazis sian priskribon sur la "L'engoulevent gris" el Kajeno kiu estis priskribita el konservita specimeno en 1779 fare de la franca polimato Georges-Louis Leclerc, Grafo de Buffon.[3]
La Griza niktibio estas nun unu el la ses niktibioj metitaj en la genron Nyctibius, kiun enkondukis en 1816 la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot.[4][5]
La genronomo devenas el grekaj vortoj nuktibios signife "noktomanĝanta", el nux por "nokto" kaj bios por "vivo". La specia epiteto griseus estas novlatina signife "griza".[6]
La griza niktibio estis iam konsiderata samspecia kun la norda niktibio (Nyctibius jamaicensis). La specioj estis disigitaj de la American Ornithologists' Union en 1995 baze ĉefe sur diferencoj en voĉo.[7]
Oni agnoskis jenajn du subspeciojn:[5]
- N. g. panamensis Ridgway, 1912 – orienta Nikaragvo ĝis okcidenta Panamo, okcidenta Kolombio, kaj okcidenta Ekvadoro
- N. g. griseus (Gmelin, JF, 1789) – norda, centra Sudameriko oriente de Andoj
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Grizaj niktibioj estas 34–38 cm longaj kun makuleca ruĝbruna, blanka, nigra kaj griza kamufla plumaro.[8] Ĉi tiu interrompa koloraro permesas al la niktibio kamufli en branĉojn.[9] Ambaŭ seksoj aspektas similaj kaj ne povas esti distingitaj per observado.[10] La okuloj povas aperi kiel gigantaj nigraj punktoj kun malgranda flava ringo, aŭ kiel gigantaj flavaj irisoj kun malgrandaj pupiloj pro libervola pupila kuntiriĝo.[10] Tiu ĉi niktibio havas du aŭ tri fendojn en la palpebro, por ke ĝi povu vidi kiam la palpebroj estas fermitaj; ĉi tiuj noĉoj estas ĉiam malfermitaj. La supraj kaj malsupraj palpebroj povas esti movitaj sendepende kaj rotaciitaj super la okulo en la deziratan pozicion, por ke la birdo povu ĝustigi sian vidkampon.[10] La ordinara niktibio havas nekutime larĝan buŝon kun dento en sia supra mandiblo por manĝokapti.[11]
Ĝi havas kortuŝan melankolian kanton, BO-OU, BO-ou, bo-ou, bo-ou, bo-ou, bo-ou, bo-ou, bo-ou, malaltiĝanta kaj laŭ tonon kaj laŭ laŭtecon. Kiam kaptita, ĉi tiu birdo produktas pepantan sonon ne malsimilan al tiu de korvo.[12] Ĉi tiu krio multe diferencas de tiu de multe pli profunda kaj pli drameca norda niktibio.[13]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio de la ordinara niktibio troviĝas en Trinidado kaj Tobago kaj en ĉiu kontinenta sudamerika lando escepte Ĉilio, kvankam ĝi estis registrita en tiu lando kiel vaganto. Tie ĝi varias de Andoj ĝis la Atlantika Oceano. N. g. panamensis troviĝas de orienta Nikaragvo suden tra Kostariko kaj Panamo kaj okcidente de Andoj de nordokcidenta Venezuelo tra Kolombio kaj Ekvadoro ĝis nordokcidenta Peruo.[5][14][15]
La ordinara niktibio estas loĝanta (nemigranta) reproduktanto en malfermaj arbaroj kaj savanoj.[16] Ĝi evitas pli malvarmajn montajn regionojn; ĝi malofte estas observata super 1 900 m super la meza marnivelo eĉ en la plej varmaj partoj de sia teritorio. Ĝi emas eviti aridajn regionojn sed estis registrita en la seka kariba ebenaĵo de Kolombio en aprilo 1999. Ĝi havas multajn populaciojn en ĉerivera arbaro ĉirkaŭ la urugvaja-brazila limo. Iom pli sude, kie la kvanto de arbaro kontraŭ herbejo estas iom pli malalta, ĝi estas sendube malofta, kaj okcidenten, en la provinco Entre Ríos de Argentino kun ĝia abunda riverborda arbaro, ĝi same ne estas ofta. La birdoj ĉe la suda fino de sia teritorio povas migri mallongajn distancojn norden vintre.[17][18][19]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]
Kamuflado
[redakti | redakti fonton]La ordinara niktibio celas imiti la ripozejon sur kiu ĝi ripozas, uzante teknikon nomatan kamuflimito. Plenkreskaj kaj junaj niktibioj elektas ripozejojn, kiuj havas diametron similan al siaj propraj korpoj, por ke ili povu pli bone miksiĝi kun la stumpo.[20] Plej multaj niktibioj elektas stumpojn kaj aliajn naturajn materialojn sur kiuj ripozi, sed kelkaj plenkreskuloj estis viditaj ripozantaj sur homfaritaj objektoj. Ĉi tiuj birdoj ĝustigas sian ripozangulon por plej bone imiti la stumpon kie ili estas.[20]
La ordinara niktibio sidas kun malfermitaj okuloj kaj horizontala beko dum vekiĝo, sed se ĝenata, ĝi alprenas atentan "frostan" pozon. Tio implicas levi sian bekon vertikale en la aeron, fermi la palpebrojn (tra kiuj ĝi ankoraŭ povas vidi per fendoj), kaj resti senmova.[10] Se ĝenata de pli grandaj bestoj, kiel ekzemple Blanktufa kalitrikso (Callithrix jacchus), ĝi povas rompi sian kamuflaĵon kaj provi forpeli la minacon.[21] Se ĝenata de homo, ĝia konduto povas esti tre varia - rapida forflugado, timigado per bekomalfermo, aŭ resti senmova eĉ kiam tuŝata.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi nokta insektomanĝanto ĉasas de ripozejo kiel lanioj aŭ muŝkaptuloj. Ĝi uzas sian larĝan buŝon por kapti insektojn kiel muŝojn kaj tineojn, sed ankaŭ formikojn, aliajn himenopterojn, termitojn, akridojn, saltulojn kaj grilojn.[8] Ĝi havas unikan denton en sia supra mandiblo por helpi en kaptomanĝado sed englutas sian predon tutan.[11]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La Griza niktibio elektas okupotan stumpon 3–15 m altan por nestumi.[22] Ĝi normale elektas branĉostumpon kiel neston kaj aldonas neniun specon de ornama aŭ izola materialo. Ĝi elĵetas fekaĵojn el sia ripozejo por teni la neston pura.[10] Se reproduktiĝanta, la niktibio elektas stumpon kun malgranda truo, kie ovo povas esti demetita.[23]
Grizaj niktibioj estas monogamaj.[24] Post pariĝado, la ino demetas unuopan blankan ovon kun lilaj makuloj rekte en la kavaĵon en arbobranĉo.[25][23] Gepatroj normale zorgas pri unu ovo samtempe. La masklo kaj ino alternas kovante la ovon dum la alia serĉas insektojn. Ili kunfaras la kovadon laŭvice.[8]
Niktibioj demetas siajn ovojn en decembro por komenci sian proksimume 51-tagan nestoperiodon, unu el la plej longaj nestoperiodoj por birdoj de ilia grandeco.[22] Junaj niktibioj eloviĝas post proksimume 33 tagoj, uzante sian ovdenton por liberiĝi kaj eliri kiel lanugaj individuoj kun palbrunaj kaj blankaj strioj.[22][20] La ido estas nutrata per rukto (vomado). Gepatroj iom post iom malpliigas sian ĉeeston en la nesto kun la junulo dum ĝi maturiĝas. Dum la gepatroj estas for de la nesto, la junulo komencas manĝi proksimajn muŝojn kaj purigi sin.[20] Ĉirkaŭ 14 tagojn aĝa, la junulo komencas flugilekzercojn kaj faras laŭgradajn paŝojn por forlasi la neston. Ĝi kuraĝas eliri dum pluraj flugoj, poste revenas al la nesto kun siaj gepatroj, antaŭ ol foriri definitive ĉirkaŭ 25 tagojn post eloviĝo.[22] Junuloj jam montras interrompan kolorigon kiel plenkreskuloj, do ili ankaŭ povas kamufli sin en branĉon.[9] Krom forflugi, la idoj reagas al perturboj simile al plenkreskuloj.[22]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la Grizan niktibion kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas ekstreme grandan teritorion kaj populacion de almenaŭ 500 000 maturaj individuoj.[26] Tamen, la populacio malkreskas, probable pro vivejodetruo.[14]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Booth, Rosemary J.. (2015) “Caprimulgiformes (Nightjars and Allies)”, Fowler's Zoo and Wild Animal Medicine, Volume 8. Elsevier, p. 199–205. doi:10.1016/b978-1-4557-7397-8.00024-4. ISBN 978-1-4557-7397-8.
- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae: secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1779) “L'engoulevent gris”, Histoire Naturelle des Oiseaux 6 (france). Paris: De l'Imprimerie Royale.
- ↑ Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
- 1 2 3 Frogmouths, Oilbird, potoos, nightjars. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 9a de Julio 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 277 kaj 179. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (1995) “Fortieth Supplement to the American Ornithologists' Union Check-List of North American Birds”, The Auk 112 (3), p. 819–830.
- 1 2 3 (2015) “Nyctibius griseus (Common Potoo)”, The Online Guide to the Animals of Trinidad and Tobago.
- 1 2 Cott, Hugh (1940). Adaptive Coloration in Animals. Oxford University Press. pp. 352–353
- 1 2 3 4 5 (1974) “Notes on the structure of the upper eyelid of Potoos (Nyctibius)”, The Condor 76 (2), p. 210–211. doi:10.2307/1366732.
- 1 2 Hilty, Steven L.. (2003) Birds of Venezuela. Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-3409-9. OCLC 649913131.
- ↑ The man seizing it is in fact trying to unentangle the bird from some wire. Alirita 9a de Aprilo, 2022 .
- ↑ View 0:39-0:50 here (25 April 2015). Alirita 9a de Aprilo, 2022 .
- 1 2 (2020) “Common Potoo (Nyctibius griseus), version 1.0”, Birds of the World. doi:10.2173/bow.compot1.01.
- ↑ Species Lists of Birds for South American Countries and Territories (Aŭgusti 2021). Alirita 24a de Aŭgusto, 2021 .
- ↑ Common Potoo (angle). Alirita 2020-10-03 . [rompita ligilo]
- ↑ (2003) “New and noteworthy bird records from the northern sector of the Western Andes of Colombia”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 123 (1), p. 7–24.
- ↑ (2004) “New and noteworthy records of birds from the Sierra Nevada de Santa Marta region, north-eastern Colombia”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 124 (1), p. 38–51.
- ↑ (2008) “Three new species and novel distributional data for birds in Uruguay”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 128 (1), p. 38–56.
- 1 2 3 4 (2018) “Use flexibility of perch types by the branch-camouflaged Common Potoo (Nyctibius griseus): why this bird may occasionally dare to perch on artificial substrates”, Wilson Journal of Ornithology 130 (1), p. 191–199. doi:10.1676/16-175.1. 90859242.
- ↑ de Lyra-Neves, Rachel M.; Oliveira, Maria A.B.; Telino-Júnior, Wallace R. & dos Santos, Ednilza M. (2007): "Comportamentos interespecíficos entre Callithrix jacchus (Linnaeus) (Primates, Callitrichidae) e algumas aves de Mata Atlântica, Pernambuco, Brasil." Revista Brasileira de Zoologia 24(3): 709–716. COI:10.1590/S0101-81752007000300022 PDF plena teksto.
- 1 2 3 4 5 (1970) “Life history of the Common Potoo”, Living Bird 9, p. 265–280.
- 1 2 (2004) “Notes on breeding birds from an Ecuadorian lowland forest”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 124 (1), p. 28–37.
- ↑ (2004) “Review of: Nightjars and Their Allies: The Caprimulgiformes David T. Holyoak”, The Auk 121 (2), p. 622–623. doi:10.2307/4090427.
- ↑ Hilty, Steven L.; Brown, Bill (1986). A Guide to the Birds of Colombia. Princeton, NJ, US: Princeton University Press. p. 235. ISBN 978-0-691-08372-8.
- ↑ BirdLife International (2020). “Nyctibius griseus”, IUCN Red List of Threatened Species 2020. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22689646A163600335.en. Alirita 24a de Novembro 2022..
- Borerro, J. 1974. "Notes on the structure of upper eyelid of potoos". The Condor, 76: 210–211.
- Holyoak, D.T. (2001): Nightjars and their Allies: the Caprimulgiformes. Oxford University Press, Oxford, New York. (ISBN 0-19-854987-3)
- Clements, James F. (2007) The Clements Checklist of Birds of the World, 6a eld., Cornell University Press, Ithaca, New York.
- Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. (ISBN 0-7136-6418-5)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj, fotoj kaj sono ĉe Internet Bird Collection
- "Griza niktibio", Fotaro Arkivigite je 2025-01-23 per la retarkivo Wayback Machine VIREO
| ||||||||||||||||||



