Saltu al enhavo

Griza turdo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza turdo
Plenkreskulo en Rumia
Plenkreskulo en Rumia
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Turdidae - turdedoj
Genro: Turdus - turdo
Specio: T. pilaris - griza turdo
Turdus pilaris
Linnaeus, C, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo 
 Ĉiujare ĉeestanta
 Reproduktiĝanta
 Vintranta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  •  Reproduktiĝanta
  •  Vintranta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  •  Reproduktiĝanta
  •  Vintranta
  • Subspecioj

    Unutipa

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    v • d • r

    La Griza turdo[1],[2] aŭ litorno[3] (latine Turdus pilaris) estas palearkta birdospecio de la genro de turdoj kaj de la familio de turdedoj. Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia Systema naturae en 1758 laŭ la nuna ankoraŭ valida scienca nomo.[4]

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[5], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

    Ili reproduktiĝas en arbaroj kaj makisoj de norda Eŭropo kaj Azio. Ili estas ege migrantaj, kun multaj nordaj birdoj kiuj moviĝas suden vintre. Ĝi estas tre rara reproduktanto en Britio kaj Irlando, sed vintras en grandaj nombroj en tiuj landoj.

    Ili nestas en arboj, kie la ino demetas kelkajn ovojn en simpla nesto. Malkutime inter turdoj, ili ofte nestas en etaj kolonioj, eble por serĉi protekton kontraŭ grandaj korvoj. Migrantaj kaj vintrantaj birdoj ofte formas grandajn arojn, ofte kun la Ruĝaksela turdo.

    Ili estas ĉiomanĝantaj, kaj nutras sin el ampleksa vario de insektoj kaj tervermoj en somero, kaj beroj en vintro.

    La Griza turdo estas 22–27 cm longa, kun tute bruna dorso, blankaj subflugiloj, kaj grizaj pugo, krono, vizaĝo kaj nuko (de kio devenas la nomo). La subaj partoj estas blankecaj, sed la brusto havas ruĝecan nuancon, dum la mentono estas senpunkte hela kaj la ventro blankeca, sed kaj en brusto kaj en flankoj estas tre markita de grandaj nigraj punktoj preskaŭ korformaj pli markita kaj kune ĉe bruste. La beko estas flaveca kun malhela pinto. La gamboj estas malhelaj diference de tiuj de la Kantoturdo kaj de la Viskoturdo, kiuj estas flavecaj, krom ke tiu ĉi estas pli griza supre anstataŭ bruna. Ambaŭ seksoj estas similaj.

    La masklo havas simplan babilecan kanton, trileman flugon kaj alarmalvokon.

    Ido en Norvegio
    Griza turdo antaŭ la fenestro

    La Griza turdo havas etendan teritorion, ĉirkaŭkalkulitan de 10 milionoj da km² kaj grandan populacion, inklude ĉirkaŭ 28 al 48 milionoj da individuoj nur en Eŭropo. Tiu specio ne alproksimiĝas al la sojlo de la kriterioj de populacimalpliiĝo de la IUCN Ruĝa Listo kaj pro tio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.[6]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. ↑ griza turdo en PIV ĉe vortaro.net
    2. 1 2 Ornitologia taksonomio
    3. ↑ litorno en PIV ĉe vortaro.net
    4. ↑ Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 168. “T. rectricibus nigris : extimis margine interiore apice albicantibus, capite uropygioque cano.”.
    5. ↑ AviList v2025, konsultita la 24-an de dec. 2025
    6. ↑ IUCN

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]