Grizbrusta frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizbrusta frankolino
Grizbrusta frankolino
Grizbrusta frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. rufopictus
Francolinus rufopictus
(Reichenow, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pternistis rufopictus (Serengeti, 2009).jpg
Pternistis rufopictus (Serengeti, 2009)

La Grizbrusta frankolino (Francolinus rufopictus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj.

Ĝi troviĝas nur en Tanzanio.

Temas pri grizbruna frankolino markata per nigra kaj helbruna striecoj en nuko, kolo kaj subaj partoj, dum la dorso estas pli malhelbruna kun ne tiom markata strieco. La kapobildo estas tre rimarkinda pro tre ampleksa kaj markata oranĝa gorĝareo kun tre ruĝa nuda haŭtaĵo okularea, dum la resto de la vizaĝo estas same strieca ol la korpo kaj la krono pli malhelbruna. La supra makzelo estas nigreca, dum la suba estas ruĝeca. La kruroj estas nigrecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]