Grizflugila kosifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizflugila kosifo
Grizflugila kosifo
Grizflugila kosifo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. polioptera'
Cossypha polioptera
(Reichenow, 1892)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizflugila kosifo (Cossypha polioptera kaj lastatempe Sheppardia polioptera) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj.

Plenkreskulo de tiu specio havas tre grizajn kronon kaj flugilojn, de kie venas la nomo de la specio, dum la nuko kaj dorso estas iom pli verdecgriza. La vizaĝo montras tre rimarkindan blankan superokulan strion, pli larĝa ol ĉe aliaj samgenranoj kaj ĉefe ĉe la beko, kaj ne tiom larĝan nigran traokulan strion. Tiu zono ege kontrastas kun la tre ruĝecoranĝaj suba vizaĝo, gorĝo kaj supra brusto kiu nuancas sube al heloranĝa koloro aŭ flaveca.

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gvineo, Kenjo, Liberio, Niĝerio, Ruando, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Ugando kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ de montaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]