Grizfrunta verda kolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Treron affinis (Jerdon, 1840) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Grizfrunta verda kolombo (Treron affinis) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko. Ĝi troviĝas en arbaroj de Okcidentaj Gatoj en Barato. Multaj fakuloj disigis la specion el la komplekso de la Pompadora verda kolombo dum aliaj inkludas ĝin ene.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La masklo havas ruĝecan dorson, dum la ino havas verdan dorson. Krome ambaŭ seksoj havas flavecverdajn kapon, kolon, bruston, voston kaj malsuprajn partojn. La flugilplumoj estas pli malhelaj kun helaj flavecverdaj randoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La grizfrunta verda kolombo kutime troviĝas sola aŭ en malgrandaj grupoj. Ĝia flugo estas rapida kaj rekta, kun regulaj batoj kaj foja akra flugilfrapado, kiuj estas karakterizaj por kolomboj ĝenerale. Ĝi manĝas la semojn kaj fruktojn de vasta gamo da plantoj. Ĝi konstruas neston el bastonetoj en arbo kaj demetas du blankajn ovojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Ino
- Masklo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Collar, N.J. 2011. Species limits in some Philippine birds including the Greater Flameback Chrysocolaptes lucidus. Forktail, 27: 29–38.
- Rasmussen, P.C., kaj J.C. Anderton. 2005. Birds of South Asia: the Ripley guide. Lynx Edicions kaj Smithsonian Institution.
| ||||||||||||||||||


