Grizkapa ambirdo
Paro en Madagaskaro | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Agapornis canus | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Grizkapa ambirdo kaj ankaŭ Madagaskara ambirdo (Agapornis canus, laŭ kio ankaŭ Blankakapa ambirdo) estas specio de papagoforma birdo de familio Psittaculidae kaj genro de Ambirdoj, endemio de insula Madagaskaro. Ĝi estas ĉefe verda papago. La specio estas sekse dimorfa kaj nur la plenkreska masklo havas helgrizan koloron sur sia supra korpo. Ili estas indiĝenaj sur la insulo Madagaskaro kaj estas la solaj ambirdaj specioj kiuj ne estas indiĝenaj sur la afrika kontinento. Ili estas la plej malgrandaj el la ambirdoj. Ili malofte videblas en birdobredado kaj malfacilas reproduktiĝi en kaptiteco.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon kaj bildon de la Grizkapa ambirdo en sia verko Ornithologie baze sur specimeno kolektita en Madagaskaro. Li uzis la franclingvan nomon La petite perruche de Madagasgar kaj la Latinan Psittacula Madagascariensis.[2] Kvankam Brisson stampis Latinajn nomojn, tiuj ne kongruis kun la duvorta sistemo kaj ne estis agnoskitaj de la International Commission on Zoological Nomenclature.[3]
Tiun ambirdon poste priskribis la franca polimato Georges-Louis Leclerc, grafo Buffon en 1779 kaj la angla ornitologo John Latham en 1781, sed neniu aŭtoro inkludis duvortan nomon.[4][5][6]
Kiam en 1788 la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin reviziis kaj etendis la verkon de Carl Linnaeus nome Systema Naturae, li inkludis la grizkapan ambirdon. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus, stampis la dunoman nomon Psittacus canus kaj citis la pli fruajn publikaĵojn.[7] La grizkapa ambirdo estas nun metita kun sep aliaj ambirdoj en la genron Agapornis, kiun enkondukis la angla natursciencisto Prideaux John Selby en 1836.[8][9] La genronomo kombinas la grekajn αγάπη agape kun la signifo "amo" kaj όρνις ornis kun la signifo "birdo". La specia epiteto canus estas la Latina vorto por "griza".[10]
Oni agnoskas du subspeciojn, nome la jenaj:[9]
- A. c. canus (Gmelin, JF, 1788) – Madagaskaro (escepte en sudo)
- A. c. ablectaneus Bangs, 1918 – suda Madagaskaro
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La grizkapa ambirdo estas unu el la plej malgrandaj specioj de la genro de ambirdoj, estante 13 cm longa kaj pezanta ĉirkaŭ 30–36 gramojn. Ĝia beko kaj piedoj estas palgrizaj. La specio estas sekse dimorfa: la plenkreska ino estas tute verda, kun malhelverdaj dorso kaj flugiloj, helverda pugo, kaj pli palverda brusto; la plenkreska masklo estas simile kolorita, escepte ke ilia tuta kapo kaj supra brusto estas palgrizaj.[1]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Grizkapaj ambirdoj estas fortaj flugantoj, kaj kiam malfermitaj, iliaj flugiloj ŝajnas pli grandaj rilate al iliaj korpoj ol tiuj de la Rozgorĝa ambirdo. Ili povas disvolvi bonan rapidon sufiĉe rapide kaj senpene, kaj turniĝi glate, kvankam ili ne estas tiel lertaj en la aero kiel la Rozgorĝaj ambirdoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Le Breton, Kenny (1992). Lovebirds...getting started. USA: T.F.H. Publications. pp. 88–89. ISBN 0-86622-411-4.
- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 4 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche, p. 394–396, Plate 30 fig 2. The two stars (**) at the start of the section indicates that Brisson based his description on the examination of a specimen.
- ↑ (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335.
- ↑ Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1779) “La perruche à tête grise”, Histoire Naturelle des Oiseaux 6 (france). Paris: De l'Imprimerie Royale, p. 171–172.
- ↑ Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Petite perruche de Madagascar”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 8. Paris: De L'Imprimerie Royale.
- ↑ Latham, John. (1781) A General Synopsis of Birds 1, Part 1. London: Printed for Benj. White, p. 315–316, No. 122.
- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Selby, Prideaux John. (1836) The Natural History of Parrots, The Naturalist's Library. Volume 6.. Edinburgh: W.H. Lizards.
- 1 2 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 26a de Junio 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 36 kaj 89. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildo de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- African Love Bird Society Arkivigite je 2009-04-16 per la retarkivo Wayback Machine internacia organizo por Ambirdoj.
- Species factsheet: Agapornis canus. BirdLife International (2008). Alirita 9a de Julio 2008 .
| ||||||||||||||||||


