Grizkapa kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grizkapa kolombo
Leptotila plumbeiceps 1902.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Leptotila Leptotila
Specio: Grizkapa kolombo 'Leptotila plumbeiceps'
Philip Sclater 1868
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Grizkapa kolombo (Leptotila plumbeiceps) estas granda Novmonda tropika kolombo, tio estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas loĝanta reproduktulo el orienta Meksiko ĝis okcidenta Panamo. Ĝi estis iam konsiderata samspecifa kun la Grizfronta kolombo, L. rufaxilla, de Sudameriko kaj kun la Grenada kolombo, L. wellsi, de Grenada.

La Grizkapa kolombo loĝas la grundon de arbaroj, replantejoj, arbustejoj kaj plantejoj de kakaujo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Grizkapa kolombo estas 25 cm longa kaj pezas 155 g. Plenkreskuloj havas grizajn kronon kaj kolon, tiu montras purpuran brilegon. Ĝi havas blankecajn frunton kaj gorĝon. La supraj partoj kaj flugiloj estas olivbrunaj kaj la subaj partoj estas rozkoloraj nuance al blanko en ventro. La vosto estas sufiĉe pinta je blanko. La beko estas nigra kaj la kruroj estas ruĝaj. Junuloj malhavas grizon en kapo kaj havas senkolorajn bordojn en dorsoplumoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Grizkapa kolombo vidatas kutime solaj aŭ en paroj. Ĝi manĝas surgrunde fruktojn, semojn kaj sablerojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun la regula frapado kaj vipado karaktera de kolomboj ĝenerale.

Ili konstruas neston el bastonetoj en arbo kie la ino demetas du blankajn ovojn. Kovado daŭras ĉirkaŭ 14 tagojn kaj zorgado aliajn 15.

Referencoj[redakti | redakti fonton]