Grizkapa ringopapago
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Psittacula finschii (Hume, 1874) | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Grizkapa ringopapago (latine Psittacula finschii laŭ kio ankaŭ ringopapago de Finsch) estas mezgranda papago de la genro Psittacula de la Psitakuledoj, tre rilata al la samgenra Himalaja ringopapago kun kiu ĝi formas super-specion. Ĝi troviĝas en Sudorienta Azio el nordorienta Barato ĝis Vjetnamo.
La alternativa kaj scienca nomo de tiu birdospecio memorigas la germanan naturscienciston kaj esploriston Otto Finsch.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Kiel ilia nomo sugestas, ilia kapo estas malhelgriza (pli malhela ĉe maskloj), kun nigra gorĝo, kaj ĉe la maskloj ankaŭ kun nigra fajna strio el la gorĝo al la supra nuko. Ambaŭ seksoj havas helverdan nukon (pli rimarkinde en maskloj). La beko estas ruĝa kun flavecaj pinto kaj vaksaĵo. La supraj partoj estas verdaj kaj la malsupraj partoj flavecaj. Ne estas flugilmakulo kaj la vosto estas longega, flava malsupre kun la du centraj vostoplumoj longegaj. La piedoj estas grizaj.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]
La Grizkapa ringopapago havas vastan teritorion en Sudorienta Azio. Ĝi troviĝas en plejparto de Vjetnamio, la tuta lando Laoso, plejparto de orienta Kamboĝo, norda Tajlando, en plejparto de Birmo (krom la regiono Tanintharyi), en la provinco Junano de Ĉinio, en fora orienta Bangladeŝo (ekstreme malofta), preskaŭ la tuta nordorienta Barato, kaj fora sudorienta Butano. La tutmonda populacio ne estas konata, sed oni raportas, ke ĉi tiu birdo estas malofta en Ĉinio, kun diversaj statusoj ĉie alie. Ĝi troviĝas en altitudoj ĝis 2 700 metroj en arbaroj konsistantaj el kverko, tektono, pino kaj cedro. Ĝi ankaŭ loĝas sur deklivaj arbaroj, terkultivejoj kun disaj arboj. En Kamboĝo, ĝi regule troviĝas en areoj kun ĉiamverda kaj duonĉiamverda vegetaĵaro.
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]La grizkapa papago havas tre varian dieton de malsamaj specioj de foliburĝonoj, semoj, fruktoj, beroj kaj floroj. Ĝi ofte videblas en aroj aŭ familiaj grupoj, kaj ankaŭ pli grandaj grupoj estis raportitaj. Ĝi kutime estas loĝanta birdo, kun iom da laŭsezona altituda movado responde al manĝaĵhavebleco. Ĝi ofte kolektiĝas en grandaj aroj por ripozi ĉe krepusko. Post sia reprodukta sezono de januaro-marto, inoj ofte demetas 4-5 ovojn, kiuj estas ĉirkaŭ 28,5 x 22,0 mm.
Minacoj
[redakti | redakti fonton]La grizkapa ringopapago ofte estas kaptita en la komerco de ekzotaj birdoj kaj multaj estas loke tenataj kiel dorlotbestoj. Ili tendencas esti popularaj en kelkaj malgrandaj vilaĝoj en suda Ĉinio kaj ĉirkaŭaj regionoj. La konstanta kaptado de birdoj multe influas la naturan populacion. Senarbarigo kaj arbohakado de la natura arbara vivejo de la birdo ankaŭ negative efikas sur la populacio de la papago. La lando Laoso kaj ĝiaj neloĝataj arbaraj montetoj ŝajnas funkcii kiel pli sekura rifuĝejo por la specio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, Birds of India, ISBN 0-691-04910-6
- Josep del Hoyo, Andrew Elliott, Jordi Sargatal (eld.): Handbook of the Birds of the World. Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions, Barcelona, 1997. ISBN 8487334229
- Joseph Michael Forshaw: Parrots of the World - An Identification Guide. Princeton University Press, Princeton 2006, ISBN 978-0-691-09251-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Species profile Arkivigite je 2015-03-02 per la retarkivo Wayback Machine - World Parrot Trust
| ||||||||||||||||||


