Saltu al enhavo

Grizkapa verda kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa verda kolombo
Masklo en la Tigrorezervejo Pakke
Masklo en la Tigrorezervejo Pakke
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Treron
Specio: Grizkapa verda kolombo

T. phayrei

Treron phayrei
(Blyth, 1862)[1]
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizkapa verda kolombo kaj ankaŭ Cindrokapa verda kolombo (Treron phayrei) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko. Ĝi troviĝas el Nepalo, nordorienta Barato, kaj Bangladeŝo[2] ĝis sudokcidenta Ĉinio, Birmo, Tajlando, Laoso, kaj Vjetnamio. Multaj fakuloj disigis la specion el la komplekso de la Pompadora verda kolombo dum aliaj inkludas ĝin ene. Ĝi estis aldonita al la Ruĝa Listo de IUKN en 2014.

Paro de Grizkapaj verdaj kolomboj: super, masklo; malsupre, ino.

La cindrokapa verda kolombo kutime troviĝas sola aŭ en malgrandaj grupoj. Ĝia flugo estas rapida kaj rekta, kun regulaj batoj kaj foja akra flugilfrapado, kiuj estas karakterizaj por kolomboj ĝenerale. Ĝi manĝas la semojn kaj fruktojn de vasta gamo da plantoj. Ĝi konstruas neston el bastonetoj en arbo kaj demetas du blankajn ovojn.

Temas pri specio kun evidenta Seksa duformismo. La masklo havas helverdajn kapon, kolon, ventron kaj supran voston, dum la brusto estas iom oranĝeca kaj plej rimarkinde la dorso kaj flugilkovriloj estas tre kaŝtanbrunaj; la pugareo kaj piedoj estas oranĝruĝaj; la flugilplumoj estas nigrecaj kun flavaj bordoj. La ino estas ĝenerale helverda sed ankaŭ ĉe ŝi la flugilplumoj estas nigrecaj kun flavaj bordoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Blyth, 1862. Osmotreron Phayrei (protonym). J. Asiat. Soc. Bengal, 31, p. 344. BHL
  2. Ashy-headed Green-pigeon (Treron phayrei) - BirdLife species factsheet.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Rasmussen, P.C., kaj J.C. Anderton. 2005. Birds of South Asia: the Ripley guide. Lynx Edicions kaj Smithsonian Institution.