Grizkrona parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkrona parulio
Grizkrona parulio
Grizkrona parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Geothlypis
Specio: 'G. poliocephala'
Geothlypis poliocephala
(Baird, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizkrona parulio (Geothlypis poliocephala) estas specio de la familio de Paruliedoj kaj genro de FlavgorĝulojGeothlypis kiu enhavas tre similajn speciojn.

Ĝi troviĝas en Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo kaj Usono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas kiel ĉe aliaj membroj de la genro olivverdecajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn, sed la krono estas griza anstataŭ olivverdeca, kaj tio nomigas la specion. Krome la nigra masko estas multe malpli maletenda ol ĉe aliaj samgenranoj kaj okupas nur el la frunto al la okulareo kvazaŭ brido. Krome la beko ne estas nigra, kiel ĉe plej parto de la samgenranoj, sed griza en la supra makzelo kaj rozkolora ĉe la suba makzelo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Geothlypis poliocephala caninucha Ridgway, 1872
  • Geothlypis poliocephala icterotis Ridgway, 1889
  • Geothlypis poliocephala palpebralis Ridgway, 1887
  • Geothlypis poliocephala poliocephala S. F. Baird, 1865
  • Geothlypis poliocephala pontilis (Brodkorb, 1943)
  • Geothlypis poliocephala ralphi Ridgway, 1894
  • Geothlypis poliocephala ridgwayi (Griscom, 1930)[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]