Grizkrura tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkrura tinamo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. duidae
Crypturellus duidae
(Zimmer, 1938)[1]
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizkrura tinamo (Crypturellus duidae) estas specio de tinamo nome birdospecio de relative sekaj arbustaraj arbaroj de la Amazonio en Sudameriko.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Grizkrura tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Grizkrura tinamo estas proksimume 30 cm longa. Ĝi estas malhelbruna supre kun fajna strieco nigra en suba dorso, ĝi estas rufeca sube, havas grizan nuancon en supra brusto, dum la ventroflankoj estas striecaj sablokolore, ties kapo kaj kolo estas rufecaj, ties gorĝo blanka, kaj ties kruroj estas grizecaj. La ino estas pli malhelaj ĉe suba dorso kun mallarĝa hela sablokolora strieco.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kial ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Brovpala tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝantas en seka arbustaro ĝis 500 m de altitudo. Ĝi povas troviĝi ankaŭ en humidaj aŭ pli sekaj arbaroj. Tiu specio estas indiĝena de orientcentra Kolombio, suda Venezuelo, kaj nordokcidenta Brazilo.[2] Ĝi povas troviĝi ankaŭ en tre orienta Peruo.[5]

Konservado[redakti | redakti fonton]

En 2012 la IUCN klasigis tiun tinamon kiel Preskaŭ Minacata,[6] kun loĝa teritorio de 59,000 km2.[5][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2008)(a)
  6. BirdLife International (2012). Crypturellus duidaeInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  7. Recently recategorised species. Birdlife International. Alirita 9a Junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-28. Alirita 2013-10-08.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Brazilian Tinamou – BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 9an de Februaro 2009.
  • Brands, Sheila (14 August 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 9an de Februaro 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.