Grizventra ĉetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizventra ĉetio
Grizventra ĉetio
Grizventra ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Tesia
Specio: T. cyaniventer'
Tesia cyaniventer
(Hodgson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizventra ĉetio (Tesia cyaniventer) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj. Ĝi formas parton de la sudazia genro Tesia kiu enhavas aliajn kvar speciojn.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. La Grizventra ĉetio kuniĝas al manĝantaroj de miksitaj specioj for de la reprodukta sezono.

La ĉefa karaktero de tiu birdo estas la tre malhelgrizaj subaj partoj el la vizaĝo al la suba ventro kun ardezkoloraj aŭ malhelbluecaj nuancoj, kio pravigas la nomon en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie cyaniventer signifas “kun blueca ventro”, kvankam temas pli pri griza ol pri blueca koloro. Tiu karaktero estas komuna kun la proksime parenca Ardezventra ĉetio, kies subaj partoj estas multe pli helaj. Krome ankaŭ la Grizventra ĉetio havas olivecajn suprajn partojn, sed ankaŭ multe pli malhelaj ol ĉe la parenco, sen verda koloro ĉekape kaj anstataŭe helbrunecajn al helgrizajn superokulajn zonojn. Krome estas tre markata elokula nigreca strizono el malantaŭa okulo ne nur al orelzono sed eĉ ĝis la kolflanko kaj blanka nekompleta okulringo en la suba parto. Kiel ĉe aliaj specioj de la genro, temas pri diketa rondoforma korpo kun tre longaj kruroj kaj nevidebla vosto. La beko estas malhelbruna supre kaj hela en la suba makzelo.

Ĝi nestumas en majo al julio. La nesto estas bulo el musko, kaj estas fiksita ĉe vegetaĵaro aŭ musko en flanko de arbo, malalte. La ovodemetado de la Grizventra ĉetio estas de 3-5 ovoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]