Strzelce Opolskie
| Strzelce Opolskie | |||||
| germane: Groß Strehlitz | |||||
| Blazono | |||||
|
| |||||
| urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Genitivo de la nomo | Strzelec Opolskich (pole), Groß Strehlitzs (germane) | ||||
| Provinco | Opolio | ||||
| Distrikto | Distrikto Strzelce | ||||
| Komunumo | Komunumo Strzelce Opolskie | ||||
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
| Koordinatoj | 50° 52′ N, 18° 30′ O (mapo)50.86666666666718.5Koordinatoj: 50° 52′ N, 18° 30′ O (mapo) | ||||
| Areo | 30,13 km² | ||||
| Loĝantaro | 17512 (en 2021) | ||||
| Loĝdenso | 581 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 47-100 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 77 | ||||
| Aŭtokodo | OST | ||||
| TERYT | 5162311054 | ||||
| Estro | Tadeusz Goc | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | pl. Myśliwca 1 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 47-100 | ||||
| Komunuma retejo | http://www.strzelceopolskie.pl | ||||
Strzelce Opolskie (germane Groß Strehlitz) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 17 512 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 581 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Strzelce. Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis plejparte germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj, kiuj miksiĝis kun la malmultaj lokanoj de la antaŭa pollingva malplimulto en Supra Silezio. Kadre de tio ŝtata komisiono fiksis novan nomon de la urbo.
Esperanto en la urbo
[redakti | redakti fonton]E. Szmelczyński (1902-), tre fervora 18-jara gimnaziano evidente devene el la pola malplimulto, gvidis kurson kun 12 partoprenantoj en Groß Strehlitz en 1920.
Konataj lokuloj
[redakti | redakti fonton]- Franciszek Myśliwiec (1868-1941), ekde la plenkreskiĝo en la urbo, pola pastro kaj naciisma aktivulo
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]




