Großbreitenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Großbreitenbach
Blazono
Großbreitenbach in IK.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Großbreitenbach
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°34′58″N 11°0′38″O  /  50.58278°N, 11.01056°O / 50.58278; 11.01056 (Großbreitenbach)Koordinatoj: 50°34′58″N 11°0′38″O  /  50.58278°N, 11.01056°O / 50.58278; 11.01056 (Großbreitenbach)
Alto super la marnivelo 630 m
Areo 19,62 km²
Loĝantaro 2615 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036781
Poŝtkodo 98701
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070025
Komunumestro Petra Enders
Partio de komunumestro Großbreitenbach 2000
Adreso de la administrejo Markt 11-13
Oficiala retejo https://www.stadt-grossbreitenbach.de/
v  d  r
Information icon.svg

Großbreitenbach estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Großbreitenbach. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 2 615 loĝantojn.

Partnera komunumo[redakti | redakti fonton]

Partnera komunumo de Grossbreitenbach estas la komunumo Breitenbach, ĉefloko de la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno en Svislando.

Historio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas ĉe la nordokcidenta rando de la Turingia Skista Montaro en tre linda ĉirkaŭaĵo inter la Rennsteig-migradopado kaj la valo de la rivero Schwarza. En 1399 estis la unua endokumenta mencio de vilaĝo situanta ĉe grava komerca vojo tra la Turingia Arbaro. Urbaj rajtoj venis en 1855. Ekspluato de kupro, arĝento kaj sulfuro sed ankaŭ komercado gravis komence. En la 17-a jarcento la vilaĝo estiĝis centro de komercado pri oleaĵoj. Menciindas ankaŭ la fabrikado de instrumentoj muzikaj, teksitaĵoj, porcelano, vitraĵoj, kanpafiloj, alunaĵoj, vitriolaĵoj. Multis ankaŭ muelejoj.

Hodiaŭ produktatas maŝinoj. Gravas ankaŭ la turismumado somera kaj vintra. Krome la urbo havas liberaeran naĝejon kaj pafejon sportan. Fervojlinio al Ilmenau tra Gehren kaj Langewiesen ne plu ekzistas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kirko Sankta Triunuo (1679-90): la plej granda framskeleta preĝejo de Turingio kun malfrugotikaj altaraj fasadoj kaj barokaj internaĵoj
  • Kampanilo Sankta Johano: restaĵo de en 1771 terenfalinta preĝejo, la urba simbolo
  • Vapormaŝino "Lokomobil" de 1919 en la segejo Macholdt
  • Muzeo kreiva de da Turingia Arbaro

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Bock

urbodomo
la turo de la johana kirko
fervoja stacidomo