Grobiņa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grobiņa
germane Seeburg
Urbo
Grobiņa ventomuelejo
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Dienvidkurzeme
Historia regiono Kuronio
Rivero Ālande
Supermara alteco 20 m s. m.
Koordinatoj 56° 32′ 06″ N 21° 09′ 58″ O / 56.53500 °N, 21.16611 °O / 56.53500; 21.16611 (mapo)
Areo 5,12 km² (512 ha)
Loĝantaro 3 584 (2023)
Denseco 700 loĝ./km²
Unue menciita 854
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3430
Vikimedia Komunejo: Grobiņa
Retpaĝo: grobina.lv

Grobiņa (historie germane Seeburg) estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la okcidento de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Dienvidkurzeme kaj situas en okcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 12 km de Liepāja kaj 206 km de Rigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Grobiņa (kurone: gruobīns - 'karpenarbaro') estas la plej malnova loĝloko en la teritorio de Latvio, kio estas ĝuste indikita en la skribaĵoj; ĉar Seeburg estas menciita en la priskribo de la okazaĵoj en 854 en la Rimbert kroniko. En 2011, la Latva Nacia Komisiono por Unesko decidis inkludi la Grobiņa-n Arkeologian Ensemblon en la Latvan Nacian Liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko.[2][3]

Ĉirkaŭ 650-800 jaroj granda skandinava setlejo estis en la loko de la nuna Grobiņa, laŭ la rivero Ālande kaj la lago Liepājas tiutempe eblis ekspedi al la Balta Maro. Ĉirkaŭ 800, la vikinga setlejo estis okupita fare de la kuronoj. En la kunteksto de la okazaĵoj de 854, ĉefepiskopo Rimbert de Hamburgo kaj Bremeno raportis pri la atako de la sveda vikinga reĝo Olafo kontraŭ la urbo de la kuronoj kun 7 000 soldatoj ("Batalo de Seeburg"). La urbo estis kaptita kaj bruligita.

Ĝi unue estis menciita kun nomo Grobiņa en 1253 en la interkonsento de Livonia Ordeno kaj Diocezo de Kurlando, kiel ekzistanta sur la transitvojo al Prusio.[4] Ĉirkaŭ 1263, dum la kurona ribelo post la Durbe batalo, la Livonia Ordeno, gvidita fare de majstro Werner von Breithuzen, atakis Grobiņa kaj bruligis ĝin post kiam la kastelo estis okupita. En la 14-a jarcento estis konstruita ŝtonfortikaĵo apud la kurona kasteltumulo, kies ruinoj daŭre povas esti viditaj kiel la ruinoj de Grobiņa kastelo. La unua lernejo en Kuronia funkciis en Grobiņa jam en la 16-a jarcento,[5] sed en 1559 "sorĉistino" estis bruligita ĉi tie, unuafoje en Latvio.[4]

Por akiri financojn por protekto kontraŭ Rusio, dum la Livonia Milito en 1560, la Livonia Ordeno garantiis Grobiņa-n al la Duko de Prusio. En 1609 Grobiņa trovis sin en la Duklando Kuronio. En 1660, dum la Dua Nordia Milito, Grobiņa kastelo iĝis la loĝejo de duko Jakobo por tempeto, ĉar Jelgava kastelo estis tro detruita dum la milito. Urborajtojn al Grobiņa donis la duko de Kurlando Friedrich Kazimir en 1695. En 1795 la Duklando, kune kun Grobiņa, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov post septembro 1939).

Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Grobiņa estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urbo situas en la Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene).[6] La rivero Ālande fluas tra la urbo.

Averaĝa temperaturo estas -3,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 750-800 mm jare.[6]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 3 584 personoj sur areo de 4,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 718 loĝantoj/km².

La etna konsisto en 2005 estis: 89,4% latvoj, 3,5% rusoj, 2,4% litovoj, 1,2% ukrainoj, 0,7% belorusoj, 2,8% aliaj naciecoj.

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj Jaro Homoj
1809 625 1959 2222
1841 1165 1979 3604
1863 1618 1989 4583
1881 1594 2005 4313
1897 1490 2007 4294
1920 1394 2014 4101
1935 1074 2021 3522

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefŝoseoj de la urbo estas A9 Rigo-Liepāja, P111 Grobiņa-Ventspils, P106 Grobiņa-Ezere kaj P113 Grobiņa-Rucava. Lokaj vojoj de la urbo estas V1226 Grobiņa-Tadaiķi kaj V1222 Grobiņa-Nīca. La fervoja linio Rigo-Liepāja pasas proksime de la urbo, la plej proksima aktiva pasaĝerstacio estas en Liepāja.

1900-1964 en Grobiņa funkciis la stacidomo sur la etŝpura linio Liepāja-Aizpute.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Unesco.lv. Grobiņas arheoloģiskais ansamblis Arkivigite je 2022-02-09 per la retarkivo Wayback Machine (latve)
  3. Unesco.org. Grobiņa archaeological ensemble (angle)
  4. 4,0 4,1 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 3, p. 646.
  5. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 600.
  6. 6,0 6,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]