Grodna gubernio
| Grodna gubernio | |||||||||||||
| Origina nomo: | |||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Гродненская губерния | |||||||||||||
| |||||||||||||
| gubernio de la Rusia Imperio | |||||||||||||
| Geografio
| |||||||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||||||
| Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
1 631 645 en 1901 | ||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||
La Grodna gubernio - ruse Гродненская губерния, Grodnskaja gubernija - estis rega kaj administra regiona dividaĵo de la Rusia Imperio. Ĝi oficiale ekzistis inter la jaroj 1801 kaj 1918, kaj en 1815 ankoraŭ ampleksiĝis per la ĉirkaŭaĵo de la urbo Bialistoko, kiu ekde 1795 same estis okupita per la Rusia Imperio kaj de 1807 ĝis 1815 apartenis al la napoleona duklando Varsovio. La loĝantaro estis 1 631 645 civitanoj en 1901. Konsiderante ke la gubernio post 1815 kovris areon de 33 979 kvadrataj kilometroj, tio en 1901 rezultigis loĝdenson de 48 loĝantoj/km². Gubernia ĉefurbo estis la nuntempa urbo Hrodno (beloruse Гродна, Hrodna, aŭ malnove: Горадня, Гародня), tiutempe laŭ la rusiaj imperiistoj nomita Grodno (ruse Гродно) kaj antaŭe (ĝis la dispartigoj de Pollando-Litovio finitaj en 1795) en la Grandduklando Litovio litove Gardinas - krome pro en la epoko tre forta loĝantaro de aŝkenazaj judoj ankoraŭ gravis la jida nomo גראָדנע, Grodne.
Iom simpligite eblas diri, ke la gubernio fine de sia ekzisto kadre de la Unua Mondmilito en 1915 anstataŭiĝis per la milita gubernio Ober Ost de la Germana Regno. Tamen formale ĝi ankoraŭ konsideriĝis okupata parto de la Rusia Imperio, eĉ kiam la imperio post la Oktobra Revolucio de 1917 fakte ĉesis ekzisti. Nur kiam en 1918 laŭgrade stabiliĝis la nova regno Sovetunio, oni oficiale akceptis la malfondon de la gubernio. Ekde la komenco de 1919 ĝi formale apartenis al la tiam fondita Belorusa SSR, sed fakte la limoj stabiliĝis nur post kvar pliaj militaj jaroj en 1922.

