Grodna regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grodna regiono
Origina nomo Гродзенская вобласць

Coat of Arms of Hrodna Voblasts.svg

Flag of Hrodna Voblasts.svg

Lando Belorusio
Estas parto de Belorusio
Administra centro Hrodno
Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) 1 123 400
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Areo 25 000 km² (2 500 000 ha)
Grodna regiono sur la mapo de Belorusio
Grodna regiono sur la mapo de Belorusio
Geografia situo 53° 45′ 0″ N, 25° 20′ 0″ O53.7525.333333333333Koordinatoj: 53° 45′ 0″ N, 25° 20′ 0″ O [+]
Grodna regiono (Hrodna regiono)
DEC
Grodna regiono
Situo de Grodna regiono
ISO 3166-2 BY-HR
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Hrodna Region [+]
v  d  r
Information icon.svg

Grodna regiono (beloruse Гродзенская вобласць, latinliterigite hrodzienskaja voblasć, ruse Гродненская область, latinliterigite Grodnenskaya oblast, litove Gardino sritis) kovras la nordan parton de Belarusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belarusion.

La regiona areo kovras 25 000 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Hrodno (332 300 loĝantoj en 2004), pliaj gravaj urboj estas Lida (98 200 loĝantoj tiutempe) kaj Slonim (51 600 loĝantoj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiona areo limas al la Podlaĥia provinco de Pollando okcidente, la distriktoj Alytus kaj Vilnius de Litovio norde, la Minska regiono de Belarusio oriente kaj la Bresta regiono sude. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 12 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo.

Inter la 13-a jarcento kaj la jaro 1795 la regiono estis parto de la Grandduklando Litovio, kaj tiam konkeriĝis fare de la Rusia Imperio. Ankoraŭ nun laŭ litova etnografio la nordo de la regiono apartenas al la historia regiono Dzukio. La areo estis parto de la Dua Pola Respubliko inter la jaroj 1921 kaj 1939, kiam ĝi sekve de la Pakto Ribbentrop-Molotov estis alligita al la Belorusa Soveta Socialisma Respubliko de Sovetunio.